Parenteza ordono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En programlingvoj, parenteza ordono[1] estas malsimpla ordono, kiu ebligas trakti vicon da ordonoj kiel unu ordonon. Por fari tion sufiĉas paki la vicon en la ordonajn «krampojn» starto ...fino (en la Paskala pseŭdokodo), aŭ begin ...end (en Algol-60, en Pascal), aŭ { ...} (C).

Fakte iam oni enkrampigas ne plurajn, sed nur unu neniom da ordonoj; tion oni povas fari pro stilaj konsideroj, aŭ anticipante postan pluevoluigon de la programo, por ties pli oportuna modifeblo.

Ekzemploj en la Paskala pseŭdokodo[redakti | redakti fonton]

  se kondiĉo tiam { vd seo }
    starto   { la malfermo de la parentezo }
      ...    { iom da ordonoj }
    fino;    { la fermo de la parentezo }
  alie
    starto   { la malfermo de la parentezo }
      ...    { iom da ordonoj }
    fino;    { la fermo de la parentezo }
  dum kondiĉo faru { vd iteracio }
    starto   { la malfermo de la parentezo }
      ...    { iom da ordonoj }
    fino;    { la fermo de la parentezo }
  por i := n1 supre n2 faru
    starto   { la malfermo de la parentezo }
      ...    { iom da ordonoj }
    fino;    { la fermo de la parentezo }

Ekzemploj en C[redakti | redakti fonton]

if (kondiĉo)
  {  // la malfermo de la parentezo
    ... // iom da ordonoj
  } // la fermo de la parentezo
else
  {  // la malfermo de la parentezo
    ... // iom da ordonoj
  } // la fermo de la parentezo

while (kondiĉo)
  {  // la malfermo de la parentezo
    ... // iom da ordonoj
  } // la fermo de la parentezo

do
  {  // la malfermo de la parentezo
    ... // iom da ordonoj
  } // la fermo de la parentezo
while (kondiĉo);

for (komencvalorizo; kondiĉo; ordono)
  {  // la malfermo de la parentezo
    ... // iom da ordonoj
  } // la fermo de la parentezo

Noto[redakti | redakti fonton]