Pariz-kanono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pariz-kanono estis germana dista kanono dum la unua mondmilito. Ĝi havis la atingopovon de ĉ. 130 km kaj pafis en 1918 Parizon. La pafilegon produktis la firmao Krupp kaj evoluigis ekde 1916 inĝeniero prof. dr. Fritz Rausenberger. La unua testado okazis somere de 1917, la tri produktitaj kanonoj estis uzataj ekde la 23-a de marto 1918 en kadro de la germana printempa ofensivo de 1918.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kanono havis tubolongon de 176 kalibroj (L/176), t.e. de 37  metroj (m). Ĝi pafis granedojn en maso de 120 kg, kun tubfina rapido de 2000 m/s. La tubo estis produktita el 17 m longa tubo kun interna diametro de 38 cm, en kiun oni almuntis 30 m longan 21-cm-tubon. Fine oni aldonis ankaŭ 6 m longan glatan tubon. La kanono pezis entute 140 tunojn kaj estis transportita per fervojo.

La germanoj uzis tri tiajn kanonojn, la pafaĵo atingis eĉ alton de 40 km. La pafaĵo flugis tri minutojn, la reaktivigo de la kanono daŭris 20 minutojn.

Unu tubo havis la vivdaŭrojn de 65 pafoj kaj ĉe ĉiu pafo pligrandiĝis la kalibro, pro tio oni uzis pli kaj pli grandajn granedojn.

Efiko[redakti | redakti fonton]

La pafado per tiuj gigantaj kanonoj havis ĉefe nur psiĥologian efikon, sed tio forvaporiĝis baldaŭ. Oni murdis per tiu kanono 256 civitanojn (88 en preĝejo per unu trafo), aliaj 620 vundiĝis. La germanoj eluzis tiujn sukcesetojn por altigi la moralon de la batalantaj soldatoj.

Unu kanono difektiĝis jam la ekuza tago, la restantaj du kanonoj pafis Parizon ĝis 8-a de aŭgusto 1918. Okazis 320 pafoj, el kiuj 180 trafis Parizon. Kiam la germanoj devis retiriĝi, ili neniigis eĉ konstruplanojn de la kanono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henry W. Miller: Die Paris-Geschütze – Die Beschießung von Paris durch deutsche weittragende Geschütze und die Offensiven des Jahres 1918. Wilhelm Limpert, Berlin und Dresden 1936
  • Gerhard Taube: Deutsche Eisenbahn-Geschütze. Motorbuch, Stuttgart 2001, ISBN 3-613-01352-5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]