Pariza klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pariza klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015
Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj
Komenco 30-a de novembro 2015 vd
Fino 11-a de decembro 2015 vd
Antaŭe Peruo: UN-klimatokulminkonferenco en Limo vd
Poste 2016 United Nations Climate Change Conference vd
Lando(j) Francio vd
Ĉefestro(j) Laurent Fabius vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Pariza klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015, CP 21COP 21 estis la 21-a klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazis en Le Bourget proksime de Parizo centre de Francio, celis novan klimatan konsenton kaj daŭris ekde la 30-an de novembro ĝis la 12-an de decembro 2015 (iniciate ĝi daŭrus ĝis la 11-a de decembro). 195 landoj partoprenis en tiu klimata konferenco kaj 185 landoj promesis malpliigi siajn emisiojn de forcejaj gasoj.

La tasko de la klimatkonferenco estis krei sekvanto de la Protokolo de Kioto, kiu finis en 2020 (origine en 2012, sed ĝi longiĝis en Doha). La nova klimata konsento devis establi celojn por post 2020. Gravaj aferoj estas la limo de varmiĝo (1,5 C aŭ 2 C), la preciza definicia limo por alsendado de karbona dioksido (malpli alsendado ol plantoj asimilas aŭ "forceja neŭtraleco", sume neniom da CO2-alsendado), la devoj de kreskantaj ekonomoj kiel la BRICS, klimat-rilata financo el la riĉaj landoj por la malriĉaj landoj, tempolimoj por revuoj de celoj kaj devoj kaj la respondeco por damgaxo pro klimata ŝanĝo.

La predizanto de la konferenco estis la franca ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius. Aliaj gravaj personoj por la registrado de la konferenco estis Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-Moon, Ekzekutiva Sekretario de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo (angle: UNFCCC; france: CCUNCC) Christiana Figueres kaj la franca prezidento François Hollande.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Estis kelkaj iniciatoj por plifacili sukcesan finon por la 2015-a klimatkonferenco.

Usono kaj la Ĉina Popola Respubliko konsentis pri sindevigaj celoj pri elsendado de forcejaj gasoj.

Papo Francisko, mem ankaŭ ĥemiisto, eldonis sian enciklikon Laudato si' pri klimata ŝanĝo kaj malriĉeco monataojn antaŭ ol la Pariza konferenco.

La ĉefepiskopo de Canterbury, Justin Welby, eldonis verdan deklaracion por senkarbonita ekonomio. La Metodisma Konferenco ankaŭ subskribis tiun dokumenton.

La Internacia Sindikata Konfederacio petis celon de "nul karbono, nul malriĉeco".

Koalicio de Ambicio[redakti | redakti fonton]

Nove en konferencoj pri la klimato, estas vasta sed ne tre preciza koalicio kiu inkluzivas Usonon, la Eŭropan Union, AKP-ŝtatojn kaj Brazilon kaj Sud-Afrikon el la BRICS. Ili volas limigi varmiĝon ĝis 1,5 C kaj pliigi la klimatajn devojn de kreskantaj ekonomoj. Ilia nomo estas la Koalicio de Ambicio aŭ la Koalicio de Alta Ambicio.

Lui Ĝianmin kritikis la koalicion kiel komunikila furoro kaj asertis, ke la termo "forcej-gasa neŭtraleco" por pli ambicia limoj de forcejaj gasoj estas tro malpreciza.

Parolado de Fabius[redakti | redakti fonton]

Malmultajn horojn antaŭ la fina voĉdono, Laurent Fabius diris, citanta Nelson Mandela:

"Ĉiam ŝajnas maleble ĝis kiam ĝi estas farita. Neniu de ni, agante sole, povas esti sukcesa. Sukceso estas konstruita kolektive. En tiu ĉi ĉambro vi decidos pri historia konsento. La mondo atendas. Ĝi fidas je ĉiuj de ni."[1]

Pariza interkonsento[redakti | redakti fonton]

La rezulta Pariza interkonsento iom post iom subskribiĝis de plejmulto de la ŝtatoj tutmonde, kaj ekvalidis la 4-an de novembro 2016, post kiam la Eŭropa Unio ratifis ĝin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]