Parkera aranĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parkera aranĝo estas komence muzika aranĝo, kiun la muzikistoj parkerigis kaj kiu do ne devas esti fiksata per notoj. Estas malelspeza metodo por strukturi muzikaĵon ludatan de grandensembloj. Je tio ofte nur la sinsekvo de la improvizontaj soloistoj estas interkonsentata kaj fiksata antaŭ la komenco de la ludado. Ĝi ofte konsistas el simplaj ripetfrazoj. La rezulto ege dependas de la partoprenantaj muzikistoj.

Parkeraj aranĝoj okazis en la kansasurba ĵazo („One O’ Clock Jump“), sed estis ankaŭ aplikataj en la libere improvizata muziko. Jen ĉi tiu maniero de muzika strukturado estas uzata ekzemple en Globe Unity Orchestra de Alexander von Schlippenbach kaj ICP Orchestra de Misha Mengelberg. Tie per parkera aranĝo povas esti fiksata ankaŭ la kunmeto de pli malgrandaj grupoj ene de ensemblo kaj iliaj sinsekvo en la muzika okazontaĵo.