Parko Ĥaĉatur Abovjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa vido de la parko.

Parko Ĥaĉatur Abovjan (armene: Խաչատուր Աբովյանի Պուրակ Ĥaĉatur Abovjani Purak), estas parko situanta en la distrikto Kentrono de Erevano, Armenio, norde de la strato Abovjan. Ĝi formas la deirpunkton de la strato Abovjan. La Erevana Ŝtata Medicina Universitato situas ĉe la suda rando de la parko.

La parko estas nomita laŭ la konata armena verkisto de la 19-a jarcento, Ĥaĉatur Abovjan.

Ĝi havas rondforman ĝardenon centritan kun la statuo de Ĥaĉatur Abovjan. La parko estis malfermita en 1950.[1]

En 2018, la Kultura Centro kaj Muzeo Hrant Matevosjan estis konstruitaj ene de la parko.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]