Parko Kampardomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko Kampardomo
Publika parko
parko • historia loko [+]

Koordinatoj40° 25′ 22″ N, 3° 45′ 21″ U (mapo)40.42291-3.75595Koordinatoj: 40° 25′ 22″ N, 3° 45′ 21″ U (mapo)
Areo1 700 km² (170 000 ha) [+]

Parko Kampardomo (Madrido)
Parko Kampardomo (Madrido)
DEC
Map
Parko Kampardomo

Vikimedia Komunejo:  Casa de Campo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Artefarita lago en la Parko Kampardomo; en la fono Turo Eŭropo kaj Konstruaĵo Hispanio.

La Parko Kampardomo hispane Casa de Campo estas la plej granda publikaparko de la municipo Madrido (Hispanio). Ĝi troviĝas en la okcidento de la urbo, en la kvartalo Kampardomo (distrikto Monkloo-Aravako), kun limoj sude kun la distrikto Latino kaj okcidente kun la municipo Pozuelo de Alarcón. La parko estas dependaĵo de Monto de El Pardo kun 1.722,6 ha, inkluzive de la terenoj de la Kampo-Klubo, al kiu ĝi cedis parton de ĝia surfaco.

La Kampardomo estis historia posedaĵo de la Hispana Krono kaj ĉasrezervejo de la reĝaro. Post la proklamado de la Dua Respubliko, ĝi estis cedita de la Ŝtato al la madrida popolo (1-a de majo 1931), ekde tiu dato ĝi malfermiĝas al la publiko.

En ĝia interno ekzistas pluraj instalaĵoj, kiel la Amuzparko de Madrido, Zoologia ĝardeno, naĝejoj, artefarita lago, la Telfero (kiu komunikas la Kampardomon kun la Okcidenta Parko, aliflanke de la rivero Manzanaro), parto de la foirejo de IFEMA (Institucio Foira de Madrido), la plurfunkcia pavilono Madrido Sablo, la Taŭrejo de Batano (tradicia loko por la fermiĝo de tore-taŭroj kaj pluraj popularaj sportivaj instalaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]