Parko Lincoln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strandobordo de la Parko Lincoln en Ĉikago.

La Parko Lincoln, en angla Lincoln Park,estas parko de 4.9 km² laŭlonge de la lagobordo en Ĉikago, norda bordo de Ilinoiso, antaŭ la Lago Miĉigano.

La Parko Lincoln estas la plej granda publika parko de Ĉikago. La parko, nome laŭ Abraham Lincoln, etendas laŭlonge 11 km el Ohio Strato (400 N) sude[1][2] al proksimo de Ardmore Avenuo (5800 N) norde, ĝuste norde de la fino de la ŝoseo Lake Shore Drive ĉe Hollywood Avenue.[3] Kelkaj muzeoj situantas inter Norda Avenuo (1600 N) kaj Diversey Parkejo (2800 N) ĉe la kvartalo lkiu prenas sian nomon el la parko, do nome Lincoln Park. La parko plu norde karakteras pro parkoterenoj, strandoj, distraj areoj, naturrezervejoj, kaj havenoj. Sude, estas pli mallarĝa strio de strandoj oriente de Lake Shore Drive, preskaŭ al urbocentro.

La Parko Lincoln, kun 20 milionoj da vizitantoj jare, estas la dua plej vizitata parko en Usono.[4]

La distraj parkareoj inkludas 15 basbalajn areoj, 6 korbopilkejojn, ludejojn por futbalo, 35 tenisejojn, 163 volejbalejojn, sportodomojn, arkopafadejon, ŝoforejon kaj golfejon. La parko inkludas ankaŭ nombrajn havenojn kun boatejoj, same kiel strandoj. Estas perjzaĝaj ĝardenoj, publikartejoj, birdorifuĝejoj, bestoĝardeno, konservatorio, Historia Muzeo, Natura Muzeo, humidejo, kaj teatro en la lago kun regulaj subĉielaj ludoj somere.

Parko Lincoln vintre
Verda ardeo ĉe la Naturrezervejo North Pond.

Historio

Bestoĝardeno, konservatorio kaj muzeoj

Distrejoj

Naturo

Notoj

  1. Ohio Street Beach
  2. Lincoln Park History. Parks & Facilities. Chicago Park District. Arkivita el la originalo je 2009-06-20. Alirita 2009-06-21.
  3. Osterman Beach
  4. City Park Facts. The Trust for Public Land, Center for City Park Excellence (June 2010). Alirita 2011-01-03. p. 25.