Parko Monceau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozejo de la parko Monceau.

La parko Monceau (franclingve parc Monceau) estas publika parko lokita en la 8-a arondismento de Parizo. La tereno antaŭe apartenis al la duko de Chartres, kiu komisiis al Carmontelle fantazian parkon kun svisa dometo, nederlandaj muelejoj, pagodoj, piramido, mezepokaj ruinoj, arboj kaj insuloj. En 1852 la financisto Péreire konstruis privatajn, prestiĝajn domegojn ĉirkaŭ la parko.

La pariza municipo aĉetis la ĝardenon en 1860, kaj ĝi estis renovigita de Jean-Charles Alphand. La kradoj estis faritaj de Gabriel Davioud. En la parko estas dismetitaj statuoj de verkistoj aŭ muzikistoj. Claude Monet pentris la parkon en 1876.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj