Parko Nose Hill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko Nose Hill
Publika parko
parko [+]

LandoKanado
ProvincoAlberto

SituoKalgario
- koordinatoj51° 7′ 0″ N, 114° 7′ 0″ U (mapo)51.116666666667-114.11666666667Koordinatoj: 51° 7′ 0″ N, 114° 7′ 0″ U (mapo) [+]
Areo11,29 km² (1 129 ha) [+]

Estiĝo1980

Parko Nose Hill (Kalgario)
Parko Nose Hill (Kalgario)
DEC
Parko Nose Hill
Parko Nose Hill
Map
Parko Nose Hill

Vikimedia Komunejo:  Nose Hill Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Parko Nose Hill (angle Nose Hill Park) aŭ Parko de Nazo-Monteto, unu el la plej grandaj municipaj parkoj de Kanado (eĉ de Nordameriko entute), troviĝas en la nordokcidento de Kalgario. Ĝi estas parko konservita en sia natura stato, kutime rigardata kiel loko kie oni povas retiriĝi de la urba vivo kaj ĝui la naturon. Ĝi estas la due plej granda parko en Kalgario; nur Provinca Parko Fish Creek estas pli granda.

Urbocentra Kalgario kiel oni vidas ĝin de Nazo-Monteto

Naturmedio[redakti | redakti fonton]

Delikataj vegetaĵo, tereno, kaj arĥeologiaj lokoj troviĝas ene de la parko. Ĝi havas indiĝenan prerian ekosistemon, kaj oni trovis tie pli ol 66 specioj de vaskulaj plantoj, inter ili Danthonia parryi, pulsatilo, Thermopsis rhombifolia, galio, kaj salvio.

Oni konsideras ĉi tiajn preriojn endanĝerigitaj en Nordameriko pro tio ke ili pli ol 95 procente jam perdiĝis pro agrikulturo, disvastiĝo de arbaroj, poluado kaj evoluigo de loĝterenoj. La prerio estas unu el sep ĉefaj specoj de indiĝenaj vivmedioj troveblaj sur la monteto, kiuj kune provizas hejmon por multaj diversaj bestoj - ĝis nun oni identigis pli ol 198 specioj de vivestaĵoj sur la monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la nomo de la monteto ne klaras, sed laŭ legendo eŭropa esploristo iam petis de indiĝena interpretisto la nomon de monteto videbla malproksime. La interpretisto diris: oni nomas ĝin Nazo-Monteto, ĉar ĝi similas la nazon de nia tribestro.

En decembro 1779 bone konata pelto-komercisto de la Kompanio de la Hudsona Golfo, Peter Fidler, priskribis ekskurson al la monteto, kiun li faris akompanate de pejganaj gvidantoj. Peltokomercisto David Thompson travintrumis ĉe pejgana tendaro proksima al la rivero Bow en 1787-1788, kiam li laboris por la Kompanio de la Hudsona Golfo, kaj en 1800 li revenis al ĉi tiu regiono kiel dungito de la Nord-Okcidenta Kompanio. En sia taglibro por tiu jaro Thompson aparte menciis Nazo-Monteton.

Nur en la 1980-aj jaroj la urbo oficiale igis Parkon Nose Hill protektita tereno; ĝi fine ricevis ĉi tiun statuson kiam konstruentreprenistoj ekplanis konstrui loĝkomunumon tie, kie nun estas la parko. Kiam konsiderata la norda rando de la urbo, la parkon nun ĉirkaŭ loĝdomoj ĉiuflanke.

Grandeco kaj situo[redakti | redakti fonton]

  • Areo: 11.27 km2[1]
  • Distanco de nordo al sudo: 4.8 km
  • Distanco de oriento al okcidento: 4.0 km
  • Alteco: 1125 m ĝis 1230 m

Sudrande de la parko estas Bulvardo John Laurie NOk, okcidentrande estas Rapidvojo Shaganappi NOk, orientrande 14-a Strato NOk, kaj nordrande la komunumo MacEwan.

La parko havas pli ol 300 km-ojn da neformalaj vojetoj. La urbo jam proponis rebonstatigan planon kiu provizos 60 km-ojn da prizorgitaj vojoj kaj vojetoj, de kiuj 52 km estos ter- kaj gruz-kovritaj kaj 8 km estos asfalto-kovritaj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Alirita 2007-07-20.
  2. . Alirita 2007-07-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Edgemont MacEwen, Sandstone Valley Beddington Heights
Dalhousie
Brentwood

North
West  Parko Nose Hill  East
South

Huntington Hills
Thorncliffe
Charleswood Collingwood, Cambrian Heights North Haven