Parko Serralada de Marina

La Parko Serralada de Marina estas protektita areo situanta en la Serralada de Marina, parto de la Kataluna marborda montaro. Ĝi situas en la tuja proksimeco de Barcelono, nordoriente de la urbo, ĉe la limo inter la distriktoj Barcelonès, Maresme kaj Vallès Occidental. Ĝi estas parto de la Reto de Naturaj Parkoj de la Provinca Konsilio de Barcelono. La parkon administras la Parka Konsorcio Serralada de Marina, konsistas el la municipoj Badalona, Santa Coloma de Gramenet, Montcada i Reixac, Sant Fost de Campsentelles, Tiana, la Asocio de Municipoj de la Metropola Areo de Barcelono kaj la Provinca Konsilio de Barcelono.
La Parko Serralada de Marina kovras areon de 3032 hektaroj. Geografie, la areo korespondas al la suda fino de la montoĉeno Serralada de Marina, loke konata kiel Serra de la Conreria. Ĉi tiu montaro sekvas la linion de la mediteranea marbordo, de sudokcidento al nordoriento. La maksimuma altitudo de la montaro estas la monteto Galzeran (485 m).
Pro sia geografia situo, la Serra de Marina situas en la mediteranea biogeografia regiono, kvankam la diferencoj de reliefo kaj orientiĝo kaŭzas rimarkindan riĉecon de specioj kaj diversecon de naturaj sistemoj. La ombra orientiĝo de la deklivoj de la flanko al Vallès kondukas al formacioj tipaj por pli malsekaj areoj, kiel ekzemple arbaroj de pedunklaj kaj verdaj kverkoj. La naturaj sistemoj de la sun-orientitaj deklivoj estas tipaj de la sekaj areoj. Tiel, la vegetaĵaro de ĉi tiuj orientiĝoj konsistas el arbustaj kaj herbecaj komunumoj, kun kelkaj arbaretoj, ĉefe piniaj.
Kie malaltaj arbustaj formacioj dominas, ni trovas speciojn de faŭno tipajn de malfermaj spacoj, kelkaj sufiĉe maloftaj en Katalunio, kiel nestantaj kaj transsaharaj migrantaj specioj. Vertebruloj konsistigas la plej bone studitan faŭnan grupon. Ne estas fiŝoj en la riveroj malgraŭ la ĉeesto de akvaj senvertebruloj. Amfibioj estas sufiĉe bone reprezentitaj, sed forestas esceptaj elementoj. Same oni povas diri pri la reptilioj, sed indas rimarki la foreston de la eskulapa serpento (Zamenis longissimus) kaj la iberia vipero (Vipera latastei), iam loĝintaj en la regiono.
Konforme al la superrego de mediteraneaj medioj en la areo, kaj malferm-spacaj kaj arbaraj, la birdaj populacioj ankaŭ montras signifan kvanton da specioj el ĉi tiuj du tipoj de vivejoj. Tamen, indas rimarki la ĉeeston de iaj maloftaj specioj el malfermaj spacoj, kiuj okupas la arbustajn komunumojn de la suna flanko de la montaro; temas pri transsaharaj migrantoj kiel la mediteranea saksikolo (Oenanthe hispanica), la orfeosilvio (Sylvia hortensis), la ruĝkapa lanio (Lanius senator) kaj la sablopipio (Anthus campestris). La nombro da rabobirdoj nestantaj en la areo estas rimarkinda, tamen, aparte menciindas la gufoj (Bubo bubo).
Inter mamuloj, oni trovas kaj la eŭropan erinacon (Erinaceus europaeus), kiu okupas ombrajn areojn, kaj la mediteranean erinacon (Atelerix algirus), en pli sekaj arbustaj medioj. Koncerne ronĝulojn, oni lokalizis la sciuron (Sciurus vulgaris) kaj la arbarmuson (Apodemus sylvaticus). Konfirmiĝis ankaŭ la ĉeesto de la vulpo (Vulpes vulpes), la foinon (Martes foina), la melo (Meles meles), la genoto (Genetta genetta) kaj la apro (Sus scrofa). La kuniklo (Oryctolagus cuniculus) estas tre abunda en iaj lokoj kaj la leporo (Lepus europaeus) elstaras pro sia ega malofteco.