Parko de la Venko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko de la Venko
parko [+]

LandoArmenio

SituoErevano
- koordinatoj40° 11′ 46″ N, 44° 31′ 18″ O (mapo)40.196144.5216Koordinatoj: 40° 11′ 46″ N, 44° 31′ 18″ O (mapo)
Areo0,34 km² (34 ha) [+]

Parko de la Venko (Armenio)
Parko de la Venko (Armenio)
DEC
Parko de la Venko
Parko de la Venko
Map
Parko de la Venko
Vikimedia Komunejo:  Victory Park, Yerevan [+]
vdr
Lago de la Parko de la Venko.

Parko de la Venko (armene Հաղթանակ» զբոսայգի Haghtanak zbosajgi ), estas publika parko situanta en la distrikto Kanaker-Zejtuno de Erevano, la ĉefurbo de Armenio.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la parko estis lanĉita dum la malfruaj 1930-aj jaroj kiel la "urba parko Arabkir", en la kadro de la disvolviĝo de la kvartalo Nor Arabkir norde de Erevano; la ĉefurbo de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. Post la Granda Patriota Milito, la parko estis renomita "Parko de la Venko", rememorante la sovetian venkon super Nazia Germanio ĉe la orienta fronto de la dua mondmilito.

Post la milito, la Parko de la Venko estis malfermita la 29an de novembro 1950, ĉe la 30a datreveno de la sovetiigo de Armenio. Samtage 17-metran altan kupran statuon de Josif Stalin projektitan de la Popola artisto de Sovetunio Sergej Merkurov estis starigita en la parko, dum la bazaltŝtonigita piedestalo de la statuo estis projektita de alia Popola artisto de Sovetunio Rafajel Israjeljan .

En 1962, la statuo de Stalin estis malmuntita, kaj anstataŭigita per la monumenta statuo de Patrino Armenio en 1967, projektita de arkitekto Ara Harutjunjan . En 1970, muzeo dediĉita al la rolo de Armenio en la Granda Patriota Milito estis malfermita ene de la piedestalo de la statuo. Tamen en 1995, ĝi transformiĝis en la Milita Muzeo de Armenio regata de la Ministerio pri Defendo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En 1956, malgranda amuzparko estis malfermita sur la orienta parto de la parko. En 1958, la konstruado de la artefarita lago Arevik projektita de arkitekto Hovhannes Hakobjan estis lanĉita, kaj finita en 1961, dum en 1959, restoracio nomita Aragil (kun la signifo cikonio) projektita de Rafajel Israjeljan estis malfermita en la parko.

Inter 1983 kaj 1985 la parko estis fermita pro gravaj restaŭrolaboroj. La 9-an de majo 1985 okazis proksime de la komplekso Patrino Armenio la malfermo de la Heroa Strateto kaj la Tombo de Nekonata Soldato, en la 40a datreveno de la Granda Venko en la dua mondmilito. En 1989, nova spektoradego estis instalita ĉe la amuzparko anstataŭigante la malnovan.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Victory Park - Armenian Travel Bureau. Alirita 19an de aŭgusto 2015.
  2. Parks and groves of Yerevan city - MyYerevan.am Portal. Alirita 19an de aŭgusto 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]