Parko de la Venko (Saratovo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko de la Venko
parko [+]

LandoRusio
SituoSaratovo
- koordinatoj51° 32′ 40″ N, 46° 3′ 13″ O (mapo)51.5443246.053615Koordinatoj: 51° 32′ 40″ N, 46° 3′ 13″ O (mapo)

Parko de la Venko (Saratova provinco)
Parko de la Venko (Saratova provinco)
DEC
Parko de la Venko
Parko de la Venko
Map
Parko de la Venko
Vikimedia Komunejo:  Victory Park, Saratov [+]
vdr

La Parko de la Venko (ruse Парк Победы; Park Pobedi) estas memorinda komplekso, kiu situas en la urbo Saratov (Rusio) sur Sokolova monto en la urba distrikto Volĵskij.

Historio[redakti | redakti fonton]

Parko de la Venko estis fondita en 1975 omaĝe al la trideka datreveno de la venko en la Granda Patruja Milito. Por ĉi tio sur Sokolova monto estis destinita tereno de 80 hektaroj. La parko estis fondita la 19-an de aprilo 1975 dum komunista sabato, kaj la simbola ŝtono en la fundamento de la planita monumento «Gruoj» (ruse: «Журавли») estis metita de la unua sekretario de la regiona komitato de KPSU A. I. Ŝibaev.

Post sep jaroj en 1982 oni starigis la 40-metran monumenton «Gruoj» — monumento por saratovanoj, pereintaj dum la Granda Patruja Milito (nur dum la unuaj tagoj de la Milito pli ol 130 miloj da loĝantoj foriris propravole al la fronto). Tiam en la parko jam estis komforta ĉefa aleo, junaj verdaj kreskaĵoj kaj la muzeo de batalgloro.

La 9-an de majo 1999 en Parko de la Venko solene malfermiĝis la Saratova ŝtata muzeo de batalgloro, kiu prezentis unikan ekspozicion de batalaj kaj agraraj teknikoj, kaj kiu nuntempe enhavas pli ol 180 ekspoziciaĵojn. Ili inkluzivas la plej famajn modelojn de soveta kaj rusa batala tekniko, ekzemple reakciaj sistemoj de la salva pafado BM-13 («Katjuŝa»), BM-24 kaj BM-21 «Grad», multe da tankoj, inkluzive la T-34-85, artileriajn pafilegojn k. t. p. Estas ankaŭ la granda parko de aviada tekniko. La unua eksponado de la Saratova ŝtata muzeo de batalgloro estas ferdeka surterataka aviadilo Jak-38, sur la piedestalo antaŭ la eniro de la parko.

Nia tempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe sur la teritorio de la parko lokiĝas Saratova ŝtata muzeo de batalgloro, kiu prezentas al siaj vizitantoj la grandegan kolekton de armiloj kaj militaj teknikoj de la Granda Patruja Milito, kaj ankaŭ modernajn armilojn. En la ekspozicio de agrara tekniko estas prezentita ĉio de plugilo ĝis kombajno, inkluzive kampan stablon. Ekde 2014 en la muzeo estas songvidilo. Pli ol 200 ekspoziciaĵoj havas individuajn sonajn akompanaĵojn.

En 2003 en la parko malfermiĝis la Nacia vilaĝo de la popoloj de Saratova provinco — tio estas la vilaĝo kun veraj domoj, jurtoj, kaj palacoj de la popoloj de Saratova provinco. Ĉi tie oni povas senti la etoson de la pasinteco de ne nur rusoj, sed ankaŭ de tataroj, armenoj, baŝkiroj, kartveloj kaj aliaj popoloj, loĝantaj en Saratova provinco.

Parko de la Venko — ŝatata ripozejo de urbanoj kaj gastoj de la urbo. Por ili estas vojetoj, ripozejoj kaj rigard-placetoj, de kiu oni povas spekti Saratovon kaj Engelson.

Monumentoj en Parko de la Venko[redakti | redakti fonton]

  • «Gruoj» monumento
  • Geroev aleo / Aleo de herooj
  • Eterna flamo
  • Monumento por pereintoj sur batalkampoj «Silenta sonorilo»
  • Monumento por junaj malliberuloj de faŝismo
  • Ekspozicio de kirasteknikoj
  • Ekspozicio de aviadiloj
  • Ekspozicio de helikopteroj
  • Monumento por la viktimoj de radiado
  • Monumento por samlandanoj, pereintaj en lokaj militoj.

Foto[redakti | redakti fonton]