Parlamenta baloto en Germanio 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la anoj de la parlamento Bundestag en la plenkunsidejo

La 22-an de septembro 2013 en Germanio okazis baloto por la nacia parlamento Bundestag. Komenciĝis ties 18-a parlamenta periodo. Entute rajtis voĉdoni 61,8 milionoj da germaniaj ŝtatanoj de pli ol 17 jaroj, 30 milionoj da viroj kaj 31,8 milionoj da virinoj.[1] Fakte voĉdonis 71,5 procentaĵoj de la rajtigitoj, 1,2 procentaĵoj de la voĉdonoj pro formalaj kialoj nevalidis.

Rezulte la konservativaj partioj Christlich Demokratische Union Deutschlands ("Kristandemokratia unio de Germanio", ne en Bavario) kaj Christlich-Soziale Union in Bayern ("Kristane socia unio en Bavario", nur en Bavario) atingis plej fortan rezulton, sed la koalicia partnero, la liberala Freie Demokratische Partei ("Liberala demokratia partio") ricevis malpli ol 5 procentaĵojn da voĉoj kaj entute forfalis el la parlamento. Tial la antaŭa kancelierino Angela Merkel havas la taskon sondi pri nova koalicio, por povi resti federacia kanceliero de Germanio. Kandidatoj por tia koalicio estas la Sozialdemokratische Partei Deutschlands ("Socialdemokratia partio de Germanio"), la laŭ nombro de voĉoj dua plej granda partio, kiu jam plurfoje estis en "granda koalicio" kun la du konservativaj partioj, principe ankaŭ la ekologia partio Alianco '90/La Verduloj, kaj teorie, kvankam malplej probable, ankaŭ la socialista partio La Maldekstro ("Die Linke").

Kandidatiĝantaj politikaj partioj[redakti | redakti fonton]

En la baloto kandidatiĝis entute 30 politikaj partioj laŭ listoj en la 16 federaciaj landoj. Iuj partioj kandidatiĝis en ĉiuj federaciaj landoj, aliaj nur en kelkaj aŭ nur en unu.

Rajtis kandidatiĝi partioj, kiuj

  • ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en la Bundestag (SPD, CDU, FDP, Linke, Verduloj, CSU),
  • ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en almenaŭ unu el la 16 landaj parlamentoj
  • aŭ kiuj per la federacia balota komisiono Bundeswahlausschuss oficiale reklariĝis partoprenrajtaj partioj (supre nomitaj partioj kaj pliaj, vidu la suban liston).

Listoj laŭ federaciaj landoj[redakti | redakti fonton]

  •  SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands ("Socialdemokratia partio de Germanio", 16 landaj listoj)
  •  CDU – Christlich Demokratische Union Deutschlands ("Kristandemokratia unio de Germanio", 15 landaj listoj, ne en Bavario, kie kandidatas la alianca partio CSU)
  •  FDP – Freie Demokratische Partei ("Liberala demokratia partio", 16 landaj listoj)
  •  DIE LINKE. – Die Linke ("La maldekstro", 16 landaj listoj)
  •  GRÜNE – Bündnis 90/Die Grünen ("Alianco 90/La Verduloj", 16 landaj listoj)
  •  CSU – Christlich-Soziale Union in Bayern ("Kristane socia unio en Bavario", landa listo nur en Bavario)
  •  Piratpartio de Germanio (Piratenpartei Deutschland, 16 landaj listoj)
  •  NPD – Nationaldemokratische Partei Deutschlands ("Naci[ism]e demokratia partio de Germanio", dekstrisma, 16 landaj listoj)
  •  Freie Wähler ("liberaj voĉdonantoj", 16 landaj listoj)
  •  AfD - Alternative für Deutschland (EU-skeptika, 16 landaj listoj)
  •  MLPD – Marxistisch-Leninistische Partei Deutschlands ("Marksisme leninisma partio de Germanio", maldekstrisma, 16 landaj listoj)
  •  Bürgerbewegung pro Deutschland ("civitana movado por Germanio"), 13 landaj listoj, ne en Hamburgo, Ŝlesvigo-Holstinio, Turingio)
  •  REP – Die Republikaner (10 landaj listoj: Berlino, Brandenburgio, Hesio, Rejnlando-Palatinato, Bavario, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Malsupra Saksio, Nordrejn-Vestfalio, Turingio, Baden-Virtembergo; 21 distriktaj balotproponoj)
  •  ÖDP – Ökologisch-Demokratische Partei (8 landaj listoj: Berlino, Hamburgo, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Bavario, Turingio, Saksio-Anhalt, Baden-Virtembergo; 62 distriktaj balotproponoj)
  •  BüSo – Bürgerrechtsbewegung Solidarität (6 landaj listoj: Bavario, Baden-Virtembergo, Berlino, Hesio, Nordrejn-Vestfalio, Saksio; 38 distriktaj balotproponoj)
  •  Die Partei – Partei für Arbeit, Rechtsstaat, Tierschutz, Elitenförderung kaj basisdemokratische Initiative (5 landaj listoj: Berlino, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Nordrejn-Vestfalio; 32 distriktaj balotproponoj)
  •  Tierschutzpartei – Partei Mensch Umwelt Tierschutz (5 landaj listoj: Bavario, Bremeno, Malsupra Saksio, Ŝlesvigo-Holstinio, Baden-Virtembergo; 2 distriktaj balotproponoj)
  •  Partei der Vernunft (kvar landaj listoj: Bavario, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Baden-Virtembergo; 6 distriktaj balotproponoj)
  •  Bündnis 21/RRP (3 landaj listoj: Bavario, Bremeno, Nordrejn-Vestfalio; 17 distriktaj balotproponoj)
  •  BIG – Bündnis für Innovation kaj Gerechtigkeit (3 landaj listoj: Berlino, Nordrejn-Vestfalio, Baden-Virtembergo; 6 distriktaj balotproponoj)
  •  Rentner-Partei Deutschland (3 landaj listoj: Hamburgo, Ŝlesvigo-Holstinio, Baden-Virtembergo; 1 distrikta balotpropono)
  •  PSG – Partei für Soziale Gleichheit, Sektion der Vierten Internationale ("Partio por socia egaleco, sekcio de la Kvara Internacio", maldekstrisma, 3 landaj listoj: Berlino, Hesio, Nordrejn-Vestfalio)
  •  PBC – Partei Bibeltreuer Christen (2 landaj listoj: Malsupra Saksio kaj Baden-Virtembergo; 5 distriktaj balotproponoj)
  •  Volksabstimmung – Ab jetzt … Demokratie durch Volksabstimmung (2 landaj listoj: Nordrejn-Vestfalio kaj Baden-Virtembergo; 2 distriktaj balotproponoj)
  •  BP – Bayernpartei (landa listo en Bavario; 11 distriktaj balotproponoj)
  •  Die Violetten – für spirituelle Politik (landa listo en Bavario; 5 distriktaj balotproponoj)
  •  Familien-Partei Deutschlands (landa listo en Sarlando; kvar distriktaj balotproponoj)
  •  Feministische Partei Die Frauen (landa listo en Bavario)
  •  Die Rechte (landa listo en Nordrejn-Vestfalio)
  •  Partei der Nichtwähler (landa listo en Nordrejn-Vestfalio)
  •  DKP – Deutsche Kommunistische Partei (6 distriktaj balotproponoj)
  •  B – Bergpartei, die „ÜberPartei“ (1 distrikta balotpropono)
  •  BGD – Bund für Gesamtdeutschland (1 distrikta balotpropono)
  •  Nein!-Idee (1 distrikta balotpropono)
rekte atingitaj parlamentaj lokoj (malhelblue CSU, mezblue CDU, ruĝe SPD, violkolore - en pluraj balotdistriktoj de orienta Berlino - La Maldekstro, verde - en unu balotdistrikto de Berlino - la Verduloj

Rezulto[2][redakti | redakti fonton]

Partio Procentaĵo Kresko/malkresko kompare al 2009 Sumaj parlamentaj lokoj
41,5 % + 7,7 % 255+56
25,7 % + 2,7 % 192
8,6 % - 3,3 % 64
8,4 % - 2,3 % 63
4,8 % - 9,8 % 0
4,7 % + 4,7 % 0
2,2 % + 0,2 % 0
1,3 % - 0,2 % 0
  •  aliaj
2,8 % + 0,3 % 0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informo pri la nombro de sume voĉdonrajtaj civitanoj en la oficiala balota retejo bundeswahlleiter.de germane
  2. balotaj rezultoj en la oficiala balota retejo bundeswahlleiter.de germane