Itala Parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Parlamento de Italio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
la palaco Montecitorio en Romo, sidejo de la Ĉambro de Deputitoj
Palazzo Madama, sidejo del Senato della Repubblica.

La Itala Parlamento (en itala Parlamento Italiano) estas la nacia parlamento de la Italia Respubliko. Ĝi estas duĉambra parlamento kun 945 elektitaj membroj (parlamentari). Ĝi komponiĝas el la Ĉambro de Deputitoj, kun 630 membroj (deputati), kaj la Senato de la Respubliko, kun 315 membroj (senatori). Ambaŭ ĉambroj havas samajn devojn kaj povojn, kaj la Konstitucio ne faras distingojn inter ili. Sed, ĉar la Prezidento de la Senato plenumas rolon de Ŝtatestro kiam estas neceso anstataŭi la Prezidenton de la Respubliko, la Senato estas tradicie konsiderata Supra Ĉambro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • GILBERT, Mark. (1995) The Italian Revolution: The End of Politics, Italian Style?.
  • KOFF, Sondra. (2000) Italy: From the First to the Second Republic.
  • PASQUINO, Gianfranco. (1995) “Die Reform eines Wahlrechtssystems: Der Fall Italien”, Politische Institutionen im Wandel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]