Parlamento de la Esperanta Civito
| Parlamento de la Esperanta Civito | ||
|---|---|---|
|
| ||
| Parlement de la Cité espérantienne
| ||
| Blazono de la Esperanta Civito | ||
| leĝdona povo | ||
| Komenco | 1998 (Forumo);
2001 (Senato) | |
| Lando(j) | Esperanta Civito | |
| Estro | Konsulo (prezidanto);
Unua Vickonsulo (vicprezidanto); Dojeno de la Forumo (dua vicprezidanto por la Forumo) | |
La Parlamento de la Esperanta Civito (france, Parlement de la Cité espérantienne), foje nomata nur Parlamento (Parlement), estas la leĝodona povo de la Esperanta Civito. Ĝi konsistas el du ĉambroj: la Forumo, la alta ĉambro, kaj la Senato, la malalta. La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento.
Forumo
[redakti | redakti fonton]La Forumo estas la pariteta asembleo de la paktintaj establoj. Ĝia nomo venas el la latina institucio nomata forum.
Ĉiu establo aliĝinta al la Pakto rajtas esti reprezentata en la Forumo fare de maksimume du voĉrajtaj civitanoj, kiuj tamen esprimas entute unu voĉon, kaj rajtas reprezenti maksimume unu paktinton. Tiuj delegitoj estas nomataj forumanoj.
La Forumo kunvenas en ordinara sesio unu fojon jare, kaj en eksterordinara sesio laŭ peto de almenaŭ unu sesono de la paktintoj.
La Forumo havas la nedelegeblan povon:
- akcepti novajn paktintojn;
- decidi pri propra reglamento;
- proklami la rezultojn de la elektoj por la Senato.
Ĝi ankaŭ elektas la membrojn de la Kortumo, la justica instanco de la konsorcio.

| Establo | Forumano(j) |
|---|---|
| Esperanto-Societo Sukceso | Aleksandar Holevitch |
| Heroldo de Esperanto | Herman Deceuninck, Giorgio Silfer |
| Kultura Centro Esperantista | Giuseppe Pranzo Zaccaria |
| Literatura Foiro | Giacomo Comincini |
| Esperantista Domo de Kulturo | Dimitrinka Kateva, Ivaniĉka Maĝarova |
| Kooperativo de Literatura Foiro | Marc Hiltbrand |
| Itala Interlingvistika Centro | Cristina Stefani, Marco Picasso |
| Esperanta PEN-Centro | Georgi Miĥalkov |
| Esperanto Poitou-Charentes | Patrick Boursicot |
| ASSI Scout | Ariele Baldrati |
| Feminisma Esperanta Movado | Roland Eriksson |
| Studenta Esperanta Ligo | Prosper Ntuzwenimana |
| Kooperativo Esperanto-Amikaro | Mayra Núñez Hernández, Nancy Aquino Acevado |
| Societo Internacia por Paco Universala | Libéré Mudende, Frederiko Nimubona |
| Hilelista Esperanto-Komunumo | Raymond Brisebois |
| Esperanta Naturamikaro | Antonio Vazquez |
| Societo Solidareco Bona Volo | Alphonse Waseka |
| Fajszi Amika Rondo | Peter Szilvássy |
| Kotdivuara Esperanto-Asocio | Antoine Kouablan |
| Islama Esperanto Klubo | Annas Ahishakiye, Shabani Muruta |
| Unio de Esperantistoj por la Disvolvo de Uviro | Sylvestre Mogumbekere |
| Afrika Esperanto-Instituto | Jean-Sacha Barikumutima, Janvier Ndericimpaye |
| Civila Esperanta Servo | François-Mauriack Nunda |
Senato
[redakti | redakti fonton]
La Senato estas la proporcie reprezenta asembleo de la voĉrajta civitanaro. Ĝia nomo venas el la latina institucio nomata senatus. Ĉiu civitano atinginta la 25an aĝjaron estas kaj elektanto kaj elektebla; inter 18 kaj 25 estas nur elektanto.
La Senato kunvenas en ordinara sesio ĉiun sesan monaton, tuj post la Forumo se komence de la mandato. La laborojn de la Senato gvidas propra reglamento.
| Listo | Nomo | Ĉefa(j) eduklingvo(j) |
|---|---|---|
| Verda | Lorena Bellotti | itala |
| Verda | Charlotte Florence Batuseka | franca |
| Verda | Manuela Blanco | kastilia |
| Verda | Giorgio Di Nucci | itala |
| Verda | Rubèn Fernández | kastilia, kataluna |
| Verda | Alessio Giordano | itala |
| Verda | Antonio Justicia | kastilia |
| Verda | Miroslava Kirova | bulgara |
| Verda | Perla Martinelli | itala |
| Verda | Laura Miller | angla |
| Verda | Fernando Pita | portugala |
| Verda | Hubert Michael Schweizer | germana |
| Blanka | Anna Bartek (Anjo Amika) | hungara |
| Blanka | Lucien Kagina | runda, franca |
| Blanka | Abdoulrahman Bukuru | runda, franca |
| Blanka | Tihomir Lovriĉ | kroata |
| Blanka | Honoré Sebuhoro | franca |
| Blanka | Kalle Vilbaste | estona |

