Parnasa Gvidlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de Parnasa Gvidlibro; 2-a eld. PEA, 1968

Parnasa GvidlibroKiel fariĝi Poeto. Aŭtoroj: Kalman Kalocsay, Gaston Waringhien, Roger Bernard. 1932, 176 p.

Enhavo

  • Balado, fanfaronanta pri la grandaj utiloj de tiu ĉi verko,
  • Skizo de Esperanta metriko
  • Arto poetika, instrupoemo kun ses kantoj plume de specifa C. E. R. Bumy,
  • Esperanta rimaro kun ĉiuj vortoj de la Plena Vortaro, sen la tro teknikaj, kun 600 neologismaj vortoj kaj 500 propraj vortoj kaj kun poezia fakvortaro.

Reklamo

Jen la kovrila reklamo pri la libro.

Balado
fanfaronanta pri la grandaj utiloj de tiu ĉi verko
 

Jen estas en tiu ĉi libro
manĝaĵo por la Muza fil'
kun salo, pipro kaj zingibro:
klarig', instruo kaj konsil'
kaj krome rimoj mil kaj mil.
Do ĝin, en sankta skribmanio,
Poeto uzu kun util'!
Ni donas ĉion krom genio.

Instruas ni pri ekvilibro
de ritmo kaj sonora stil',
kaj: kiel la konfuza vibro
de l' kor' puriĝas per distil'
al jamb', trokeo aŭ daktil'.
Fluidon nutran la kranio
elĉerpu do kun riĉa spil':
Ni donas ĉion krom genio.

Kaj (ĝoju en vi ĉiu fibro,
aŭ min ataku per paskvil')
jen estas, kun kritika kribro,
neologisma vortkompil'
por poezia asimil'.
Do, vidu, mankas ja nenio
por helpi vin tra malfacil':
Ni donas ĉion krom genio.

           Dediĉo

Princo, poeto, al armil'!
Kantu kun larma litanio,
aŭ ĉirpu kiel gaja gril'!
Ni donas ĉion krom genio.

K. Kalocsay