Parola literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La parola literaturoliteraturo de parola tradicio estas la aro de literaturaj tekstoj kiuj restis en la memoro kaj estas transpasitaj pere de la voĉo ene de komunumo. Kvankam la parola esprimo povas veni el skriba teksto antaŭa aŭ povas rezulti en skriba kompilo posta, ties ĉefa transiga rimedo estas la voĉo.

La parola literaturo estas kategorio uzata por grupigi artajn montrojn kiel la legendoj, mitoj, tradiciaj popolrakontoj, kantoj, romancoj, anekdotoj, enigmoj, proverboj kaj ajna alia parola esprimo kiu havu estetikan trajtaron kaj estas transpasata uzante voĉon.[1]​ Tiu klasigo de literaturo enhavas verkojn aŭditajn, rakontitajn aŭ kantitajn sen pera interveno de skribado.[2]

La tekstoj apartenantaj al tia literaturo kutime montras la identecon, valorojn kaj gravajn demandojn por la komunumo el kiu ili formas parton, ĉar se male, tiuj tekstoj ne estas retenitaj kaj ankaŭ ne ripetitaj kaj disvastigitaj.[3]

Ĉar la majoritato de kulturoj havas parolajn literaturajn montrojn, oni povas aserti, ke estas tiom da literaturoj de parola tradicio kiom diversaj kulturoj estas en la mondo. Kvankam kelkaj temoj, roluloj kaj rakonteroj estas ripetitaj en diversaj komunumoj, ĉiu el ili havas propran repertorion de parolaj literaturaj tekstoj kiuj korespondas al tiu grupo, socio, lingvo aŭ geografia areo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «World Oral Literature Project : About». Arkivigite je 2021-04-26 per la retarkivo Wayback Machine www.oralliterature.org. Konsultita la 2an de Majo 2021.
  2. [https://archive.chs.harvard.edu/CHS/article/display/5600 «1. The Nature and Kinds of Oral Literature». chs.harvard.edu. Konsultita la 2an de Majo 2021.
  3. González, Aurelio (6a de aprilo 2016). México tradicional.: Literatura y costumbres. El Colegio de Mexico AC. ISBN 9786076280874. Konsultita la 2an de Majo 2021.
  4. González, Aurelio (2013). Variación regional en la narrativa tradicional de México. México: El Colegio de México/El Colegio de San Luis.