Parolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parolado estas longedaŭra parolo antaŭ publiko, ĝenerale pri specifa temo, farata de spertulo aŭ grava homo en formala okazaĵo.

Tipoj de parolado

Parolado povas esti:

  • Diskurso: ordigita, iom longa parolado celanta konvinki;
  • Lekcio: leciono en formo de scienc-instrua parolado en universitato aŭ alia samranga instituto;
  • Oracio: literatura verko, destinita por esti dirata antaŭ publiko, ofte dum funebro;
  • Oratoraĵo: literatura verko, destinita por esti dirata antaŭ publiko, ofte antaŭ asembleo;
  • Prelego: Parolado forme simila al lekcio, kiu tamen povas esti adresita al pli vasta aŭ malpli konstanta publiko;

Proverbo

Ekzistas proverboj pri parol(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Granda parolisto estas duba faristo. 
  • Citaĵo
     Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. 

Referencoj

  1. Lernu