Paroladvojaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paroladvojaĝoj. La unuaj veraj paroladvojaĝoj per E okazis en la antaŭmilitaj jaroj. La plej notinda estis tiu de I. H. Krestanov, A. Pitlík, Edmond Privat kaj Donald Evans Parrish. La lastnomita ricevis komision de la Komerca Ĉambro en Los Angeles travojaĝi Eŭropon kaj diskonigi ĉie per E-paroladoj kaj lumbildoj la belaĵojn de Usono. Ankaŭ la plimulto de la paroladvojaĝoj post la milito, okazintaj ĉefe post 1930), havis similajn celojn: la diskonigon de la koncerna lando.

La plej gravaj estis la ripetitaj vojaĝoj de H. Steiner en pluraj landoj por Aŭstrujo. Por la la sama lando faris propagandon R. Frey kaj R. Čech. Pri la najbara Hungarujo faris vojaĝojn kun paroladoj d-ro J. Lukacs, kaj d-ro S. Puskas, J Baghy, d-ro F. Szilagyi kaj T. Czitrom. Por Rumanujo faris similajn servojn T. Morariu. Pro la ekzotikeco de la temo ĝuis apartan popularecon la prelegoj de la hindo L. Sinha, de la afrikano K. Ajayi kaj de la javano M. Raden. La plej grava vojaĝo per kaj por E estis tiu de J. Scherer, entreprenita per helpo de ICK en la tuta mondo. Kulturan celon: propagandon por la E-a libro havis la paroladvojaĝoj de V. Bleier, ĉefe en Nederlando. Apartan kategorion formas la t. n. mondvojaĝantoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ almozpetantoj kaj aliaj malfeliĉuloj pro la krizaj tempoj. Detalojn v. en la biografioj de la nomitaj personoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]