Parolfiguro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Parolfiguroj)

Parolfiguro estas lingva figuro aŭ rimeda procedo kiu aranĝas la paroladon per specifa maniero nenormala celante pli da esprimiveco aŭ frapeco, kio estas nepra en literaturo kaj ofta en ĉiutaga parolado.

Ties plej granda, aŭ eĉ ĉioma, parto devenas de la normala parolado, kiam la parolanto zorgas pri celado impresi la aŭskultanton iamaniere, kaj pro tio estas spontane spronita de la propra vojo de la parolado, ekzemple la ripeto aŭ la sinonimo, se la aŭskultanto ŝajne ne tute komprenis; la eksklamacio povas helpi kiam la aŭskultanto ne ŝajnas akcepti la vidpunkton de la parolanto, ktp.

Oni distingas plurajn specojn de parolfiguroj:

aposiopezo, apostrofo, eksklamacio, listigo, epanortozo, gradacio, inversio, ironio, kiasmo, koncedo, paralelismo, prozopopeo, ripeto.

Noto[redakti | redakti fonton]

Ne konfuzu la tri figurojn: parolfiguro, stilfiguro kaj vortfiguro; la unua koncernas la sonojn kaj voĉ-altecon, la dua koncernas subjektivan esprimon aŭ anstataŭon de vorto en frazo, dum la tria koncernas alian signifon de vorto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la aliaj plej uzataj kaj konataj estas:

Specife[redakti | redakti fonton]