Parolsono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parolsono aŭ simple sono estas baza ero de la parolo, konsiderata kiel fizika okazaĵo, sen rigardo al ĝia funkcio en la fonologio de lingvo. En fonologio, parolsonoj estas foje nomataj fonoj (kontraste al fonemoj), kiuj estas la abstraktaj distingivaj unuoj en la fonologio de lingvo. En la parolo, la fonemoj estas reprezentataj de parolsonoj. La parolsonoj estas "realigoj" de fonemoj.

Per parolsono oni povas celi aŭ individuan okazaĵon de sono aŭ grupon da sonoj kiuj estas perceptataj kiel lingve ekvivalentaj. En tiu kazo ekzemple vokalo [a] prononcata de viro povas esti identigita kun vokalo [a] de infano kaj konsiderata kiel la sama parolsono, kvankam la akustikaj ecoj de tiuj estas klare malsamaj.

Fonetika transskribo de parolo estas prezentita inter rektaj brakoj se ĝi celas redoni la parolsonojn. Se ĝi celas redoni la fonemojn, kiuj ne ĉiam estas realigitaj per la samaj parolsonoj, la fonetika transskribo estas anstataŭe prezentita inter oblikvaj strekoj. En tiu kazo temas pri fonema transskribo. En kazoj, en kiuj la distingo ne gravas, interbraka prezentado estas uzata.

Vidu ankaŭ