Parrotia persica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Parrotia persica
Arbo dum aŭtuno
Arbo dum aŭtuno

Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Saxifragales
Familio: Hamamelidaceae
Genro: Parrotia
Parrotia persica
(DC.) C.A.Mey., 1831
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Parrotia persica ankaŭ parotio, persa ferligna arbo, persa ferligno kaj kiel multaj aliaj plantospecioj nomata ankaŭ ferligno, estas la sola specio de genro Parrotia kaj apartenas al la familio (Hamamelidaceae). La genronomo estis donita pro estimo al la germana kuracisto kaj botanikisto Friedrich W. Parrot (1792–1841).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Parrotia persica estas somerverda arbusto aŭ malgranda arbo, kiu povas atingi kreskoalton de ĝis 10 m. Ĝiaj trunkoj havas defoliiĝintajn skvamajn trunkoŝelojn. La arboŝelo de junaj branĉoj estas stelharaj. La vintra burĝono estas tenila kaj kovrita per burĝonaj skvamoj. Unutrunkaj specoj estas plej ofte malaltaj kaj disbranĉiĝas jam proksime al la grundo.

La folioj estas male ovoformaj ĝis eliptaj, longaj de 6 ĝis 10 cm, ilia pinto estas ronda. La folioj estas duflanke haraj, la folia tenilo longas 2 ĝis 6 mm. La grandaj stipuloj estas vantaj. La aŭtuna koloro de la laŭbo estas flava, oranĝa aŭ oranĝe ruĝa.

La floroj formas 8-10-floran kapoforman infloreskon. Ĝi floras de januro ĝis marto. La infloreskojn ĉirkaŭas brunaj brakteoj longaj 1 ĝis 1,5 cm. La floroj estas unuseksaj, androceaj. La kalikoj (5-7) longas 1 ĝis 1,5 mm estas verdaj kaj pinte brunaj. La koroloj mankas, la 14 stamenoj longas sur 1,5 cm longaj filamentoj kun ruĝaj anteroj.

La dugrajna kapsula frukto malfermiĝas du- aŭ kvarparte. La longete eliptaj grajnoj brilas helbrune.

Disvastiĝo kaj uzo[redakti | redakti fonton]

La parotio kreskas indiĝene en norda Irano kaj en la Kaŭkazo. Oni povas vidi ĝin kiel ornamplanton dismonde en parkoj, botanikaj ĝardenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]