Parsifalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parsifalo
homo eble fikcia • legenda figuro • literatura rolulo
Verko Parsifalo
Percevalo aŭ la Rakonto de la Gralo
Informoj
Sekso vira
Okupo kavaliro
Patro Pellinore
Gefratoj Aglovale • Lamorak
Edzo/Edzino Condwiramurs
Infanoj Lohengrin
vdr

Parsifalo (aŭ Percival/Perceval), Artura kavaliro kiu partoprenis la serĉon de la Sankta Gralo.

Post la morto de lia patro, lia patrino forprenis lin al kimra arbaro, kie li ne konis aliajn homojn antaŭ ol li havis dek-kvin jarojn. Tiam aro da kavaliroj vojaĝis tra la arbaro kaj ilia heroeca aspekto forte impresis lin. Li vojaĝis al la kortego de Arturo kie li mem kavaliriĝis.

Li partoprenis la serĉon de la Gralo, kaj nur li kaj Galahad trovis ĝin. Estis li kiu sanigis la fiŝistan reĝon kaj tiel redonas fekundecon al ties landoj.

Unu el la plej konataj mezepokaj versaj romanoj pri la temo estis la verko "Parzival" de la trobadoro kaj poeto Wolfram von Eschenbach.

Richard Wagner komponis operon, Parsifalo, inspiratan de tiu versio de la legendo.

Vidu ankaŭ: Reĝo Arturo