Parthenope
Parthenope | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Parthenope |
Originala lingvo | itala lingvo • napola lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 21 maj. 2024, 20 dec. 2024, 8 jan. 2025, 26 dec. 2024 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Paolo Sorrentino |
Produktisto(j) | Lorenzo Mieli • Anthony Vaccarello |
Scenaro | Paolo Sorrentino |
Rolantoj | Gary Oldman • Isabella Ferrari • Stefania Sandrelli |
IMDb | |
Parthenope estas pri plenkreskeco drama filmo de 2024 verkita, produktorita kaj reĝisorita de Paolo Sorrentino. Temas pri internacia kunproduktoraĵo inter Italio kaj Francio, kaj en la filmo ĉefstelulas Celeste Dalla Porta, kun Stefania Sandrelli, Gary Oldman, Silvio Orlando, Luisa Ranieri, Peppe Lanzetta kaj Isabella Ferrari. Ĝi estis elektita por konkurenco al la Ora Palmo en la 77a Kinfestivalo de Cannes, kie ĝi prezentiĝis la 21an de majo 2024. Ĝi premieriĝis en kinejoj en Italio fare de PiperFilm la 24an de oktobro 2024. Partenope estas en mitologio la nomo de la sireno kiu supozeble fondis la urbon Napolo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La fimo temas pri la urbo Napolo, naskoloko de Paolo Sorrentino, fermante trilogion, en kiu la reĝisoro omaĝis Romon kaj la verkiston Gambardella en La grande bellezza kaj Napolon kaj futbalon en È stata la mano di Dio. Laŭ Sorrentino, la filmo temas pri virino kiu havas la nomon Partenope "sed estas nek sireno nek mito". Fakte iel la juna, belega virino iĝas simbolo de la urba beleco. La arta fotografio kontribuas tiusencen.
Fakte, la belega Partenope (Celeste Dalla Porta) rememoras sian misteran adoleskecon, kiam lia frato estis obseda pro ŝiaj enigmaj beleco kaj seksallogo. Li tial maltrankvila kaj eĉ ĵaluza pro reciproka rilato kun amiko, memmortigas sin, kio markos ŝian junaĝon kaj eĉ la tutan vivon de la familio, enkadrita en luksega palaco. Ŝi estas brila studento pri antropologio kaj ŝia profesoro malfermas al ŝi prestiĝan karieron. Tamen dum ŝi studas, ŝi dubas ĉu iĝi ankaŭ aktorino, sed la ekstercentra etoso kiu ĉirkaŭas la profesion ne plaĉas al ŝi. Krome ŝi estas allogata ankaŭ el estetiko kaj tial ŝi amikiĝas kun la verkisto John Cheever, kies librojn ŝi konas; aliflanke ŝi spertis strangan amaferon kun enigma episkopo kiu kontrolas la miraklon de la likviĝo de la seka sango de Sankta Gennaro, fakte ŝi studas la antropologion de miraklaj fenomenoj. Post la emeritiĝo de sia profesoro, ŝi iĝas profesorino kaj (post salto en la filmo de jardekoj) ankaŭ ŝi (Stefania Sandrelli) emeritiĝas, ricevas omaĝon kaj rememoras sian pasintecon.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Celeste Dalla Porta kiel Parthenope Di Sangro
- Stefania Sandrelli kiel aĝa Parthenope
- Silvio Orlando kiel Devoto Marotta
- Gary Oldman kiel John Cheever
- Dario Aita kiel Sandrino
- Marlon Joubert kiel Roberto Criscuolo
- Peppe Lanzetta kiel la kardinalo Tesorone
- Silvia Degrandi kiel Maggie Di Sangro
- Lorenzo Gleijeses kiel Sasa Di Sangro
- Daniele Rienzo kiel Raimondo Di Sangro
- Luisa Ranieri kiel Greta Cool
- Isabella Ferrari kiel Flora Malva
- Alfonso Santagata kiel Achille Lauro
- Paolo Mazzarelli kiel entreprenisto canoso
- Nello Mascia kiel Riccardo Macchia