Meksika Partio pri Agado Nacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksika Partio pri Agado Nacia
Partido Acción Nacional
emblemo
partio
Komenco 16-a de septembro 1939 vd
Lando(j) Meksiko vd
Sidejo Meksikurbo
Ideologio

liberala konservativismo • humanismosocialliberalismo

Fondinto(j) Manuel Gómez Morín vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Marcelo Torres Cofiño vd
Ĉefestro(j) Marko Antonio Cortés Mendoza vd
Membro de Centrodemokratia Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Partio pri Agado Nacia, plej konata pro liaj literoj PAN, estas unu el la plej gravaj politikaj partioj en Meksiko. La membroj de tiu ĉi partio estas nomataj PAN-anoj. Ĝi estis fondita de Manuel Gómez Morín kiu ekde 1926 proponis la kreadon de la partio por interesigi la gentojn pri la naciaj problemoj politikaj.

PAN estas centra partio, kvankam interne kunekzistas pluraj pensmanieroj, de la centra ĝis la dekstra ideologio.

En la politika kunteksto kaj meksika socio, la apero de la dekstra pensmaniero ne devenas de la Partio pri Agado Nacia; estis aldonita al PAN laŭ la politika momento de la "oficiala partio" PRI (Partio pri la Institucia Revolucio), kiel ofenda formo nomi la politikajn rivalojn antaŭ la maldekstra koncepto, kies laŭ la revolucia celo, estis prezentita internacie kiel terminon malfacile uzebla al partioj kies fundamento devenis de la soci-demokrata doktrino.