Partido Aragonés

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Partido Aragonés (PAR, en hispana Aragona Partio) estas politika partio de Hispanio fondita en Januaro 1978 fare de Hipólito Gómez de las Roces, inter aliaj, el organizoj kiel la jam malaperinta Candidatura Aragonesa Independiente de Centro. Ili adoptis dekomence la nomon de Partido Aragonés Regionalista kadre de regionisma idearo de politika centro en Aragono; en 1990 ili enkondukis en siajn statutojn naciismajn principojn,​ kaj adoptis la aktualan nomon en kiu oni forigis la terminon regionalista el ties nomo. Tamen, poste oni nuligis denove la referencon al naciismo. Ilia junulara organizo estas nomita Jóvenes Aragoneses - Rolde.