Brazila Komunista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Partido Comunista Brasileiro)

Ne konfuziĝu kun la Komunista Partio de Brazilo


Brazila Komunista Partio
komunista partio
Ideologio Marksismo-leninismo
Retejo pcb.org.br
vdr
Brazila Komunista Partio
emblemo
komunista partio
Komenco 1922 vd
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Rio-de-Ĵanejro
Ideologio

Marksismo-leninismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Brazila Komunista Partio (portugale Partido Comunista Brasileiro, origine Partido Comunista do Brasil [Komunista Partio de Brazilo] ĝis 1958, mallongigo PCB) estas politika partio de Brazilo, fondita en 1922. Kune kun la Komunista Partio de Brazilo (PCdoB) ĝi disputas pri la titolo esti la plej malnova politika partio de la lando. Ĝi ludis gravan rolon en la landa 20-jarcenta historio. Tiam ĝi estis unu el la plej grandaj partioj en la lando, subtenante, kun la Komunista Partio de Brazilo, unuigitan reziston kontraŭ la diktaturo, sed komence de la 1990-aj jaroj, kiam kolpasis Sovetunio kaj forfalis subteno de tie, la partio perdis potencon, kaj interna puĉo en 1992 dividis la partion kaj formis novan partion, nomata Socialista Popola Partio, kiu nun uzas la antaŭan identigan nombron de la PCB, 23.

Laŭ la stato de 2016, la Brazila Komunista Partio ne reprezentiĝas en la Nacia Kongreso de Brazilo.

La junulara sekcio de PCB estas konata kiel Unio de Komunista Junularo (portugale União da Juventude Comunista).