Partido Nacional (Urugvajo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partido Nacional
emblemo
flago
partio
Komenco 10-a de aŭgusto 1836 vd
Lando(j) Urugvajo vd
Ideologio

civita naciismokristana demokratio • ekonomia liberalismo

Fondinto(j) Manuel Oribe vd
Ĉefestro(j) Luis Alberto Héber • Luis Alberto Lacalle Pou vd
Membro de Centrodemokratia Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Blazono de la Partido Nacional. Ĝi estis kreita en 1872 de Juan José de Herrera kaj lia filo Luis Alberto de Herrera.[1]

La Partido Nacional (Nacia Partio) estas politika partio urugvaja kiu gastigas sektorojn de varia ideologio el la politika centro al la dekstro. Oni konsideras ĝin unu el la tradiciaj partioj de Urugvajo.

Same kiel ĉe la Partido Colorado, ties origino datiĝas el la epoko de la kreado de la urugvaja ŝtato. Ĝi agnoskas kiel fondinto la generalon Manuel Oribe, kaj Aparicio Saravia kiel ideologo. La kreado de la Nacia Partio datas fakte el la 10a de aŭgusto de 1836 kiam la tiama prezidanto Manuel Oribe dekretis la uzadon de blanka marko kun skribaĵo "Defensores de las Leyes" (Leĝodefendantoj), en la batalo de Carpintería Oribe por kontraŭstari la revolucian armeon de la Generalo Fructuoso Rivera kaj por distingi la partiojn kiuj uzis kolorajn signojn. La naciisma flanko uzis blankajn signojn kun la moto "Defensores de las Leyes", kaj de tie devenas la nomo de "blancos" (blankuloj) por la apartenantoj al la Nacia Partio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Orígenes de la divisa Blanca y del escudo del Partido Nacional[rompita ligilo] Orígenes de la divisa Blanca y del escudo del Partido Nacional http://saspartidonacional.com/readarticle.php?article_id=294[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]