Partilernejo de la Distrikto Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elaera foto de la stadiono kun la Suda parko en Erfurto. Je la ekstrema dekstra rando meze estas la iama partilerneja komplekso.
Ĉefa enirejo kun blua tegmento; dekstre la loĝdombloko.
Socialisma propagando-vandbildo en la vestiblo teretaĝa.

La Partilernejo de la Distrikto Erfurt (germane: SED-Bezirksparteischule Ernst Thälmann) apartenas al la plej gravaj konstruaĵoj el la GDR-tempo en Erfurto (Germanujo, Werner-Seelenbinder-Straße 14).

Historio[redakti | redakti fonton]

Rigardante de supre al la urbo oni rimarkas en la suda parto de Erfurto, proksime de la Stadiono Steigerwald, blankkoloran konstruaĵinsulon. Temas pli parto de iama, granda lerneja komplekso. Al maljunaj erfurtanoj estas ankoraŭ konata ĝia kromnomo Ruĝa konvento - Rotes Kloster, ĉar ĝi estas la iama partilernejo de la komunisma SED por la distrikto Erfurto. La en 1972 inaŭgurita zono faritis laŭ la modelo de la en 1970 finfarita partilernejo en Rostock.

Arkitekturhistoriistoj kiel Mark Escherich, kiu tre okupiĝas pri la konstruaĵoj el la GDR-tempo, substrekas ties grandan monumentan valoron. Ĝia originala konstrustato kaj la pompa interno en la stilo de la 1970-aj jaroj estas je granda parto konservitaj ĝis nun. Ĉar en Turingio la plejmulto de gravaj konstruaĵoj el tiu tempo ne plu ekzistas aŭ estis alikonstruitaj/surkonstruitaj, tiu ĉi komplekso akceptitis en 2008 en la oficiala libro de la Liberŝtato Turingio pri monumentprotektindaĵoj. Danke al diversaj privataj utiligoj (ekz. por prelegoj, diversaj aranĝoj kaj nostaligia gastodomo) la tuto ĝis nun vivas kaj uzatas.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kroman moknomon konvento la areo ŝuldiĝas al la kvar aloj similantaj al monakejo. Ĝin dominas la granda aŭditorio. Ĝia masiva blua kubo tronas super la ĉefa enirejo kontraŭe al la nuntempa Ministerio pri edukado je la alia flanko de la strato. Ebena unuigkoridoro kaj la malantaŭa seminareja alo kombinas la halan kaj la kantinan uzojn kun la internulejo por loĝado. La interna korto servis por pasigi la paŭzojn. La tuto sterniĝas ene de grandampleksa ĝardenaro inter la rando de la Steiger-arbaro kaj la Suda parko.

Tie ĉi la lernantoj ĝis la 1989-a jaro pripensadas marksismajn ideologiaĵojn helpate de komfortaj gastejoj kaj instalaĵoj por pasigi la libertempon. Laŭ nuntempaj esploroj la respondeculoj de la ŝtatgvidanta partio SED estis en vera dilemo: unuflanke oni ne volis ŝajnigi al normalaj civitanoj ke "partifunkciuloj-arogantuloj" vivus senzorge kaj abunde, aliaflanke oni devis fari specialajn ofertojn al la lernejanoj por daŭrigi la bonan etoson. Ankaŭ koncerne la konsumon de alkoholaĵoj kaj kontaktojn kun la alia sekso necesis ne tro devii de la oficialaj decaj postuloj. Ĉiuokaze, klaras ke la kondiĉoj ĉe la erfurta partilernejo estis pli bonaj ol en multaj similaj institutoj en aliaj distriktoj de GDR.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm, (Thüringen Bibliothek. vol. 11), Essen 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]