Partio BNF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio BNF
Партыя БНФ
Emblemo de Partio BNF
partio
Lando  Belorusio
Fondiĝo la 30-an de majo 1993 per transformo de la antaŭa movado Belorusa Popola Fronto "Reviviĝo"
Ĉefa sidejo Minsko
Koloro(j) blanka kaj ruĝa
Ideologio nacia konservativismo, belorusa naciismo, poreŭropismo, kristana demokratio, liberala konservativismo, antikomunismo, nacia demokratio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La partio Belorusa Popola Fronto (BPF, beloruse Партыя Беларускі Народны Фронт, Партыя БНФ; Partija Bjelaruski Narodni Front, Partija BNF, ruse Партия БНФ, Partija BNF, en Esperanto ankaŭ nomebla Belorusa Nacia Fronto por konservi la belorusan mallongigon "BNF") estas politika partio en Belorusio. Temas pri rekta posteulo de la socia kaj politika movado Belorusa Popola Fronto "Reviviĝo" (BPF, beloruse Беларускі Народны Фронт "Адраджэньне", БНФ; Bjelaruski Narodni Front "Adradĵenje", BNF) el la malfruaj 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj kiuj kondukis Belorusion al ĝia sendependeco el Sovetunio - tiu movado similis al la Latvia Popola Fronto kaj Popola Fronto de Estonio, kaj la movado Sąjūdis en Litovio. Aparte konataj membroj estis la homrajta aktivulo Ales Bjaljacki, kiu en 2022 honoriĝis per la Nobel-premio pri paco, la arkeologo kaj socia aganto Zianon Pazniak kaj la lingvisto kaj politika aktivulo Vincuk Vjaĉorka, kiu aparte engaĝiĝas favore al la belorusa klasika ortografio.

Post dekreto de la ŝtata prezidanto Aleksandr Lukaŝenko en 2005 pri la limigo de la uzado de la vortoj Беларускі ("Belorusa", "Belorusia") kaj Народны ("Nacia", "Popola", "Populara") en la nomoj de politikaj partioj kaj movadoj, la partio devis ŝanĝi sian oficialan nomon al "Partio BNF". Ekde 2017 la partia prezidanto estas Rihor Kastusjoŭ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]