Partio Nacia Liberiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio Nacia Liberiĝo
Partido Liberación Nacional
(partio)
Emblemo de Partio Nacia Liberiĝo
partio
Lando  Kostariko
Prezidanto Kattia Rivera Soto
Vicprezidantoj Vakas
Ĝenerala sekretario Gustavo Viales Villegas
Frakciestro María José Corrales Chacón
Fondiĝo 12-a de oktobro 1951
Fondintoj Esplorcentro pri la Naciaj Problemoj
Demokrata Agado
Partio Socialdemokrata
Movado de Nacia Liberiĝo
Ĉefa sidejo Casa Liberacionista "José Figueres Ferrer".
10105. Avenida 12, Mata Redonda, San José
Koloro(j) verda, blanka
Ideologio Historie:
Liberiĝismo
Socialdemokratio
Figuerismo
Subpartiaj grupoj:
Socialliberalismo
Triavojismo
Demokrata socialismo
Ekonomia liberalismo
Pozicio Centra[1] kun subpartiaj grupoj de centromaldekstra al centrodekstra[2][3][4]
[5][6][7]
Internacia aliĝo Socialista Internacio
' Permanenta Konferenco de Politikaj Partioj de Latinameriko
Junulara organizaĵo Juventud Liberacionista (Liberiĝista Junularo)
Studenta organizaĵo Movimiento Universitario Liberacionista (MUL; Universitata Liberiĝista Movado)
Movimiento Estudiantil Liberacionista de Educación Media (MELEM; Mezlerneja Studenta Liberiĝista Movado)
Retejo www.plncr.org
vdr

La Partio Nacia Liberiĝo (Partido Liberación NacionalPLN) estas kostarika politika partio situanta inter la centro[8][9][4] kaj centrodekstro[10][11][7] de la politika spektro. Ĝi estas unu el la du partioj tradiciaj de la lando kaj la plej malnova de la nunaj politikaj partioj leĝe registritaj ĉe la Supera Tribunalo de Balotadoj. Ĝi estas la plej granda opozicia forto kaj entute la plej granda frakcio en la Leĝofara Asembleo de Kostariko.

Fondite la 12-an de oktobro de 1951, ĝi devenas de la unuiĝo de la Partio Socialdemokrata kaj la Movado de Nacia Liberiĝo, post kiam enlanda milito ekestis inter du aliancoj, tiu de la calderonistas (socialkristanoj) kaj komunistoj, kaj tiu de la opoziciuloj, kiu inkluzivis sekciojn de la nacia oligarkio, kafistojn, intelektulojn, kaj socialdemokratojn, inter kiuj troviĝis José María Figueres Ferrer, de la Partio Demokrata Agado, kiu ĉefis la Movadon de Nacia Liberiĝo kaj gvidis ĝin al venko.[12] Poste, la partio lokis sin kiel unu el la du reprezentantoj de la dupartiismo en la lando, alternante je regado kun la Partio Socialkristana Unueco, ĝis ties rompo en la unua jardeko de la 21-a jarcento, kiam aliaj partioj komencis pli roli en kostarika politiko.

Post la fondo de la partio, 7 liberiĝistoj, elektitaj en 9 balotadoj, prezidis Kostarikon, plej laste Laura Chinchilla Miranda, kiu elektiĝis 46-a prezidanto per la balotado de 2010, iĝante la unua kostarikanino elektita al tiu ofico post la permeso al ina voĉdonado en 1949.[13] En la prezidanta balotado de 2018, la PLN, kandidatiginte Antonio Álvarez Desanti, havis la trian lokon laŭ nombro de balotoj, por unua fojo en sia historio ne atingante unu el la unuaj du lokoj kaj ekskludiĝante de la dua balota vico.[14]

La politika idearo de la PLN nomiĝas liberiĝismo (hispane liberacionismo). Ĝi membras en la Socialista Internacio kaj la Permanenta Konferenco de Politikaj Partioj de Latinameriko. Ĝi disponas junularan organizon, la Liberiĝistan Junularon, kaj studentan, la Universitatan Liberiĝistan Movadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ALFARO-REDONDO, RONALD (2014). “COSTA RlCA: ELECCIONES EN EL CONTEXTO POLÍTICO MÁS ADVERSO ARROJAN LA MAYOR FRAGMENTACIÓN PARTIDARIA EN 60 AÑOS”, Rev. cienc. polít. (Santiago) vol.34 no.1 Santiago. Alirita 9-an de aprilo de 2021.. 
  2. After Arias (6-an de majo de 2010).
  3. (14an de januaro de 2013) “Volver a las raíces socialdemócratas”, Cambio Político. 
  4. 4,0 4,1 Arrieta, Esteban. “PLN debe girar hacia centro-izquierda” (hispane) (17-an de junio de 2015). Alirita 22-an de septembro de 2020.
  5. Ruiz R., Gerardo, "Arismo golpeado pero no muerto", El Financiero, 13-an de januaro de 2013.
  6. "Araya asegura que norte socialdemócrata se perdió en el PLN", Amelia Rueda, 2013.[rompita ligilo]
  7. 7,0 7,1 Banchón, Mirra. Costa Rica: hacia una anómala segunda vuelta (hispane). DW (5-an de aprilo de 2014). Alirita 22-an de septembro de 2020.
  8. After Arias (6-an de majo de 2010).
  9. (14an de januaro de 2013) “Volver a las raíces socialdemócratas”, Cambio Político. 
  10. Ruiz R., Gerardo, "Arismo golpeado pero no muerto", El Financiero, 13-an de januaro de 2013.
  11. {{404|1="Araya asegura que norte socialdemócrata se perdió en el PLN", Amelia Rueda, 2013.
  12. Reseña histórica. Alirita 18-an de aprilo de 2020.
  13. Murillo, Álvaro, "Chinchilla asume la presidencia de Costa Rica", El País, 7-an de majo de 2010. Kontrolita 19-an de septembro de 2020. (hispane)
  14. Andrea Mora. 80% de mesas escrutadas deja a Alvarado contra Alvarado en segunda ronda (hispane) (4-an de februaro de 2018). Alirita 19-an de septembro de 2020.