Partio de Unueco (Liberio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio de Unueco
Unity Party
partio
Lando  Liberio
Estro Varney Sherman, gvidaj partiaj gvidantoj krome estas Ellen Johnson-Sirleaf (prezidanto de Liberio), Joseph Boakai (estro de la senato de Liberio), Alex J. Tyler (estro de la domo de reprezentantoj de Liberio)
Fondiĝo 1984
Ideologio liberalismo kaj centrismo
Retejo theunityparty.org
vdr

La Partio de Unueco - angle Unity Party - estas politika partio en Liberio. Ĝi estis kreita en 1984 de la maljuna d-ro Edward B. Kesselly, kiu iĝis ĝia unua gvidanto. La partio partoprenis en la unuaj balotoj post armea putĉo de la jaro 1980, en oktobro 1985 kandidatiĝante kontraŭ la tiutempa ŝtata prezidanto Samuel Doe kaj restis aktiva en la politiko de Liberio de tiam, nun estante la plej grava politika partio de la respubliko.

Ellen Johnson-Sirleaf en aprilo 2010