Partio de verdaj monbiletoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partio de verdaj monbiletoj
Greenback Party
partio
Lando  Usono
Ideologio progresismo, demonopolization, agrarismo, demokrata socialismo
vdr

La Partio de verdaj monbiletoj - angle Greenback Party, ankaŭ konata kiel Greenback Labor Party - estis politika partio en Usono de 1874 ĝis 1884.

La nomo estas referenco al usona papermono, foje nomata "greenback", laŭvorte "verda dorsflanko". Temas pri la monbiletoj eldonitaj dum kaj post la Usona Enlanda Milito kaj konataj pro sia tipa verda koloro. La partia nomo celis indiki la specialan gravecon de monaj politikaj postuloj. La partio anoncis, ke ĝi planas elsendi pli grandajn monsumojn, kredante, ke tio helpos multajn homojn - precipe kamparanojn - akiri pli altajn prezojn kaj pagi ŝuldojn pli facile. La partio estis fondita kiel politika partio ĉefe de kamparanoj, kiuj estis finance damaĝitaj dum la ekonomia paniko de 1873.

La fonda kunveno de la partio okazis en Indianapolis la 25-an de novembro 1874. Origine la nomo estis Sendependa Nacia Partio (angle Independent National Party). En 1878, 13 el ĝiaj membroj estis elektitaj al la Usona Kongreso. En 1880, la partio pligrandigis sian partian programon por inkluzivi postulojn pri enspezimposto, la okhora labortago kaj virina balotrajto. La iama armea generalo kaj guberniestro de Masaĉuseco Benjamin F. Butler nomumiĝis kiel la kandidato de la partio por la prezidanta posteno en la elektoj en 1884; li estis simile nomumita de la Kontraŭ-Monopola Partio. Ambaŭ partioj nomumis Absolom M. West de Misisipo por vicprezidanto. La influo de la partio rapide malkreskis; post kiam ĝi malsukcesis pri la kongresaj elektoj en 1884 (eĉ ne unu sukcesa kandidato), ĝi fariĝis ĉiam malpli grava. En 1888 la partio kunfandiĝis kun la "Unia Laborista Partio" (angle Union Labor Party). En 1892 okazis kunfandiĝo kun la "Popola Partio" (angle People's Party).