Parto de maŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inĝenierarto - Tekniko - Maŝino - Industrio

Parto de maŝino estas malgranda, fermita tuto. Ĝia tasko estas malsimila al taskoj de ceteraj partoj. Pro tio ankaŭ ĝia funkcio estas diferenca (alia). Ĉiu parto de maŝino dividiĝas je malgrandaj detaloj, nomataj elementoj. Ekzemple kluĉilo estas parto de maŝino, ŝraŭbo estas elemento de la kluĉilo.

El la elementoj, la plej simplaj, plej esencaj konstruktaj detaloj, konsistas grupoj - agregatoj de elementoj, do la partoj de maŝinoj.

Granda nombro de elementoj havas saman celon, ekzemple kunpremi. Ekonomio de konstruado kaj produktado postulas, ke la elementoj estu unuecaj per formo, dimensio kaj materialo. Tiajn elementojn oni normigas. Tutŝtataj normoj validas laŭleĝe, internaciaj normoj validas laŭ kontraktoj.

Normigado kaj tipigado. Grandan nombron de maŝinelementoj oni uzadas ĉe diversaj maŝinoj en sama formo. Estus neekonomie, se la konstruktisto tiujn elementojn ĉiam denove projektus (desegnus) kaj rekalkulus. Krom tio oni postulas, ke la elementoj estu facile ŝanĝeblaj. Pro tio kiel eble plej grandan nombron de ripetiĝantaj elementoj oni normigas per formo, nombro, grandeco (dimensie) eventuale per materialo kaj prilaboro.

Por unuopaj ofte uzataj elementoj oni ellaboris normojn, enhavantajn formon de produkto, ĝiajn dimensiojn, eventuale ankaŭ materialon kaj aliajn gravajn indikojn. Normoj laŭ sfero de valideco povas esti uzinaj, entreprenaj, fakaj aŭ sekciaj kaj ŝtataj. En internacia skalo oni daŭre klopodas unuigi la normojn de unuopaj ŝtatoj.

Produktoj havas ne nur diversajn dimensiojn, sed ankaŭ diversan manieron de produktado kaj ekipo. Laŭ diversa produktmaniero ili grupiĝas en kelkaj bazaj tipoj. Krom tipaj produktoj en normigitaj dimensioj oni nur escepte produktas speciale menditajn produktojn. Ili estas kompreneble pli multekostaj.

Klasado de maŝinelementoj kaj partoj de maŝinoj

laŭ funkcio: 

A. kunigaj elementoj

ŝraŭboj, stiftoj, pivotoj, kejloj, langoj, premjuntoj (kunpremaj juntoj), surpremitaj juntoj (stringaj), nitoj, veldoj, lutitaj juntoj, gluitaj juntoj, elastaj juntoj (kunigaĵoj).

B. elementoj por transmisio de rotacia movo

ŝaftoj, lagroj, kupliloj (kluĉiloj), kardanaj artikoj; frotaj, rimenaj, ĉenaj, dent-radaj kaj hidrodinamikaj transmisiiloj.

C. tubaro (tubaj kondukiloj)

tuboj, tubetoj, ekipaĵoj de tubaj kondukiloj, fermaj instrumentoj (aparatoj), naboj, apartenaĵo de tubaro.

D. likimuniĝado de elementoj
E. meĥanismoj

kinemataj, hidraŭlaj, pneŭmataj, aŭtomataj.

F. Procesaŭtomacio

Sentiloj,