Partoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La partoj (malnovperse Parθava, latine Parthi) estis skita popolo, kiu dum la 3-a jarcento antaŭ nia erao ekkonstruis imperion en la teritorio de nuna Irano. Ilia origina nomo estis Parni; la nomon "partoj" ili alprenis post migrado en la persan provincon Partio. Post pligrandigo de la imperio (vidu sube la staton de la jaro 60 antaŭ nia erao), la partoj almenaŭ ekde la unua jarcento antaŭ nia erao estis forta konkurenco por la Romia Imperio en la oriento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La partoj (malnovperse: Parthava, la homoj el la randaj=montaj provincoj) estis kuraĝa nomada popolo de irania deveno kaj de zaratuŝtrisma religio. La nomo troviĝas jam en la tempo de Dario la 1-a kiel provinconomo. Post la detruo de tiu ĉi regno fare de Aleksandro la Granda kaj interndinastiaj kvereloj post ties morto, la Partoj venis sub la dominon de la Seleŭkidoj. Post la komenciĝinta disfalo de la siria regno sub Antioĥos Theos ili separiĝis kaj fondis sub Arzako la 1-a (li apartenis al la al la Partoj tre egala tribo de la Aparnoj; komparu la dinastio de la Arzakidoj) en 250 a.K. regnon memstraran kun la ĉefurbo Hekatompilo. Laŭdire Arzako pligrandigis la regnon per akirkoj ĝis Induso. Li falis en batalo kontraŭ la Baktroj kaj veneritis poste kiel dia prapatro. Lia posteŭlo estis inter 248–214 lia frato Arzako la 2-a Tiridates, kiu akiris en 237 {{Hirkanio]]n kaj sukcese defendis la regnon kontraŭ la atakoj de la siriaj reĝoj. Li eknomiĝis honore Granda reĝo kaj enkondukis la kalendaron de la Partoj - la ero komencighu en la 14.4.247). Krome li unuliniigis sian domon al la dinastio de la Aĥemenidoj.

Lia filo Arzako la 3-a Artabanos la 1-a (214–196) forlasis Medujon kaj faris kontraktojn kun la siriano Antioĥo la 3-a. Arzako la 4-a Phriapites {196–181) postlasis post regado tute paca la regnon al la filo Arzako la 5-a Fraato la 1-a (181–174), al kiu sukcesis venko de la Mardoj kaj enkorpigo de ties teritorio. Li ekskludis el tronheredo la filojn kaj preferis la elstaran frato Arzako la 4-a Mitradato la 1-a (174–136). Li estis kuraĝulo kaj saĝulo plialtrangigante Partion danke al konkeroj de Medujo, Hirkanio, Baktrio kaj aliaj najbaraj provincoj. Li nomis sin Reĝo de la reĝoj, titolo kie ekde Mithradato la 3-a restis. Lia filo kaj posteŭlo Arzako la 7-a Fraato la 2-a (136–127) venkis kaj mortigis Antiokon Sidetes en Medujo kaj tiel sekurigis la partian ĉefrolon en Azio. Li mem mortis batalante kontraŭ la Skitoj. Lia onklo kaj posteulo Arzako la 8a Artabano la 2-a mortis batalante kontraŭ la Toĥaroj. ties filo Arzako la 9-a Mitradato la 2-a (124–87) denove pligrandigis la regnon post venko de du kontraŭreĝoj ĝis la rivero Eŭfrato kaj Armenio. Liaj posteuloj estis verŝajne Arzako la 10-a Mnaskiras (mortinta en 77) kaj la oldulo Arzako la 11-a Sanatroikes (76–69).

Konfliktoj eternaj kun la Romianoj[redakti | redakti fonton]

La Tria Mitridata Milito (vidu ĉe Mitridato la 6-a de Ponto), kiun okazigis tiutempe Romio sub Lucullus kaj Pompeo ankaŭ en Mezopotamio, startigis malamikecon kun la Partoj. La kaŭzo estis ke Arzako la 12-a Fraato la 3-a (69–60) ne volis cedi la posedon de Gordyene. Li murditis fare de siaj filoj, el kiuj unue ekreĝis Arzako la 13-a Mitradato la 3-a kaj post la demisio (56) Arzako la 14-a Orodes la 1-a. La tronon li sukcese firmigis post la malvenko de la Romianoj en la Batalo de Carrhae en la jaro 53-a. Nur Publius Ventidius Bassus feliĉe kampanjis kontraŭ lin en la jaro 38, kie la filo de Orodes mortis en la Batalo de Gindaros/Jindires {Gubernio Alepo).

En 37 Orodes, kiu libervole estis demisiinta, murditis fare de filo kiun li havis kun malĉefa edzino. Li ekreĝis kiel Arzako la 15-a Fraato la 4-a (37–2). Sub li la Romianoj denove venkitis (en 35; batalestro romia estis tiam Marko Antonio). Ĉar du kontraŭreĝoj (Tiridates la 2-a, ĉ. 32–2; Mitradato la 4-a, 12–9) fuĝis sub la ŝirmon romian, Fraato la 4-a redonis ĉiujn apud Carrhae konkeritajn romiajn batalkamposignojn kaj transdonis al la Romianoj kvazaŭ ĉiujn anojn de siaj familio. Finfine li tamen per veneno murditis fare de propra filo. Post tio ribeloj kaj pritronheredaj kvereloj eksplodis kio malfortigis la regnon ege. Nur sub la arzakido Artabano la 3-a (10–40) ĝi stabiliĝis ree. Kiam unu el siaj filoj volis fariĝi reĝo de Armenio li devis fuĝi: ĉar imperiestro Tiberio entroniĝis kun la helpo de nekontentaj Partoj, kontraŭreĝojn nomataj Fraato kaj Tiridato la 3-a. Per intrigoj ruzaj de la Romianoj Artabano la 3-a devigitis batali kontraŭ la Kartveloj, Albanoj kaj Alanoj. En tiuj ĉi militoj falis du filoj de li. Post lia morto la kontraŭreĝoj ja ekregis sed baldaŭ malekregis.

Neŭtralecopolitiko fare de Partio[redakti | redakti fonton]

La potenco de Partio en la sekva periodo ege malfortiĝis. Militoj kontraŭ la Romia Imperio aŭ evitis aŭ malfeliĉis. Kiam Arzako la 26-a Osroës la 1-a (107–130) volis igi lian nevon Parthamasiris en 114 reĝon de Armenio li venkitis fare de la romia imperiestro Trajano. Trajano volis konkeri la tutan regionon de Eŭfrato kaj Tigriso. Hadriano, al kiu sufiĉis la sekurigo de la malnova ĉe-eŭfrata landlimo, redonis a la partoj en 123 la regnon. Arzako la 27-a Volagases la 2-a (130–148) evitis ĉiun konflikon kun la Romianoj malgraŭ ĉeso de partia influo politika en Armenio. La longe kaŝita malamikeco elrompiĝis finfine sub lia filo Arzako la 28-a Volagases la 3-a (148–190). Sed la strategiisto Lucius Verus igis la aliancanoj de Volagases malfideli kaj repuŝis la Partojn de malantaŭ la rivero Tigriso. Li konkeris la urbon Seleŭkio kaj elrabis marode la reĝan burgon en Ktesifono (162–165). Nur la pesto retirigis la Romianojn. Ĉar Arzako la 29-a Volagases la 4-a (190–208) favoris la romian tronhavemulon Pescennius Niger kontraŭ Septimo Severo invadante en Mesopotamio, Severo ekmilitis dufoje kontraŭ la Partoj. Post la konkero de Ktesifono en 199 li kromnomitis Parthicus. Imperiestro Karakalo utiligis por si la interfratajn kverelojn inter Arzako la 30-a Volagases la 5-a] kaj Arzako la 31-a Artabanos la 5-a. Lia posteulo Makrino batalis kontraŭ la Partoj por puni invadon en romian teritorion - kaj venkitis dufoje apud Nisibis. Necesis farado de packontrakto maloportuna en 217. Jen la lasta batalo inter Romianoj kaj partoj. La novaj malamikoj iĝis la Novaj Persoj: Ardaŝir venkis en 224 la partian reĝon Artabanos la 5-a apud Susiana ĉe la ebenaĵo de Hormizdagan kaj konkeris en 226 la urbon Ktesifono. Post 481 finiĝis tiamaniere la Regno partia.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ kuraĝo granda kaj sukcesegoj kontraŭ la Romanioj la konstitucio de Partio estis tro malforta por sekurigi regadon. Kvankam la Partoj adoptis la malnovpersan religion la Persoj ne ŝatis ilin. Ankaŭ ebla unuigo nacia de la Persoj ne sukcesis al ili.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 470-471, kio legeblas tie ĉi interrete.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]