Parulioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Parula)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Parulioj
Norda parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Parula
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Parulioj estas plej ofte la membroj de la genro Parula tio estas malgranda birdogenro de Paruliedoj kiuj reproduktiĝas en Norda kaj Suda Ameriko. La vorto ofte uzeblas por ĉiu ajn membro de la familio, ĉar vere tiu estas la tipa genro kiu nomigas ĝin.

En 1758, Linnaeus klasigis la Nordan parulion kiel paruo, Parus americanus, kaj kiam la taksonomio disvolviĝis, la genronomo estis modifita unue al Parulus kaj poste al la nuna formo. La familinomo, Paruliedoj, kompreneble devenas ankaŭ de tiu fonto.

La kvar specioj estas la jenaj:

La du unuaj estas foje lokataj en la genro Vermivora. La du lastaj estaas tre proksimaj kaj formas superspecion.

Tiuj birdoj estas ĉefe loĝantaj birdoj escepte ĉe la Norda parulio kiu vintras suden de sia reprodukta teritorio en Centrameriko kaj Karibio.

La parulioj de la genro Parula estas malgrandaj, 11–12 cm longaj. Ili havas flavajn, oranĝajn aŭ ruĝajn gorĝojn, kun tiu koloro etende pli suben al subaj partoj en kelkaj specioj. La supraj partoj kaj flugiloj montras diversajn nuancojn de griza aŭ blugriza, kaj la supra dorso estas pli verda aŭ nigra ol la cetero de la dorso.

La reprodukta habitato estas arbaro kun klarejoj. Tiuj paruliedoj nestumas malalte en arbo aŭ surgrunde, kie la ino demetas 3-7 ovojn en tasforma nesto.

La parulioj de la genro Parula manĝas insektojn kaj araneojn, ofte kaptataj dumfluge, kaj ili havas distingajn sumantajn kantojn kaj laŭtajn alvokojn ĉip.

Referencoj[redakti | redakti fonton]