Parus
Etoso
Parus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Granda paruo Parus major
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Parus estas genro de birdoj de la Malnova Mondo kaj familio de Paruedoj. Ĝi enhavas la jenajn speciojn:
- Genro Parus (Vd ankaŭ en Parua genro)
- Blankaŝultra paruo Parus guineensis - foje separata en Melaniparus
- Blankaflugila nigra paruo Parus leucomelas - foje separata en Melaniparus
- Suda nigra paruo Parus niger - foje separata en Melaniparus
- Karpa paruo Parus carpi - foje separata en Melaniparus
- Blankaventra paruo Parus albiventris - foje separata en Melaniparus
- Blankadorsa paruo Parus leuconotus - foje separata en Melaniparus
- Fulga paruo Parus funereus - foje separata en Melaniparus
- Ruĝventra paruo Parus rufiventris - foje separata en Melaniparus
- Cinamobrusta paruo Parus pallidiventris - foje separata en Melaniparus
- Ruĝgorĝa paruo Parus fringillinus - foje separata en Melaniparus
- Stribrusta paruo Parus fasciiventer - foje separata en Melaniparus
- Somala paruo aŭ Akacia paruo Parus thruppi - foje separata en Melaniparus
- Grizventra paruo Parus griseiventris - foje separata en Melaniparus
- Cindroparuo Parus cinerascens - foje separata en Melaniparus
- Griza paruo Parus afer - foje separata en Melaniparus
- Granda paruo Parus major
- Japana paruo Parus minor (ofte inkludita en P. major)
- Centrazia paruo Parus bokharensis
- Montarparuo Parus monticolus
- Blankanuka paruo Parus nuchalis
- Flavnigra paruo Parus xanthogenys - foje separata en Macholophus
- Flavvizaĝa paruo Parus spilonotus
- Tajvana paruo Parus holsti - foje separata en Macholophus
- Blankfrunta paruo Parus semilarvatus - foje separata en Sittiparus
Tiu genro kaj la rilataj genroj (komune nomataj esperante paruoj) kaŭzis polemikon. La specioj el Blankaŝultra paruo al Griza paruo estas foje separataj kiel genro Melaniparus, kaj la Tajvana paruo kaj la Flavnigra paruo estas foje separataj kiel Macholophus. Aliflanke multaj fakuloj etendas tiun genron inkludante Cyanistes, Lophophanes, Periparus kaj Poecile.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2
- Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo