Ruĝventra paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Parus rufiventris)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝventra paruo
Ruĝventra paruo
Ruĝventra paruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Specio: P. rufiventris
Parus rufiventris
(Barboza du Bocage, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
x
x
x
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝventra paruoCinamobrusta paruo (Parus rufiventris) estas paserina birdo de la familio de Paruedoj kaj genro Parus, sed en la subgrupo Melaniparus, kiuj estas nigrecaj paruoj kiuj loĝas en Afriko.

Ĝi troviĝas en Afriko el Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo kaj norda Namibio orienten al Tanzanio kaj norda Mozambiko.

Ties habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Tiu specio estas 15 cm longa kaj nigreca birdo kiu havas nigrajn kapon, bruston, flugilojn kaj voston, grizajn suprajn partojn, blankajn bordojn en flugilplumoj, kaj ruĝecajn subajn partojn, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie rufiventris signifas precize “de ruĝeca ventro”. Plenkreskuloj havas flavajn okulojn, dum junuloj havas brunajn akulojn kaj estas pli senkoloraj.

La orienta raso havas malhelan grizan bruston, “malpurajn” subajn partojn kaj brunajn okulojn je ĉiuj aĝoj. Ili estas foje separataj kiel Cinamobrusta paruo, Parus pallidiventris.

Referencoj[redakti | redakti fonton]