Komercaviadilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pasaĝera aviadilo)

La Komercaviadilo estas aviadilo, uzata por transporti pasaĝerojnŝarĝojn. Komercaj aviadiloj estas ofte operaciitaj de aerlinioj. Oni povas klasifiki ilin laŭ celo kaj skalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la transportaviadilo kun jetmotoro kiel Boeing 777 estas konsiderita la plej ĝenerala formo de komerca aviadilo.

La komerca aviado aperis post la unua mondmilito, sed rapide evoluis post la dua mondmilito. La unua sukcese operaciita komercaviadilo estis Douglas DC-3. Dum la dua mondmilito pli ol 10,000 aviadiloj estis fabrikitaj. Post la milito, multaj aerlinioj konvertis aviadilojn C-47 en tiuj komercaj. De la 1950-aj ĝis 1970-aj jaroj, internacia aviadmerkato estis dominata de usonaj fabrikantoj kiel Lockheed kaj Douglas, Boeing.

Inter la 1960-aj kaj 1980-aj jaroj larĝkorpaj aviadiloj estis aperitaj kaj uzataj por transporti plimulton de pasaĝeroj kaj ŝarĝoj. Tiutempe aermotoroj ne eblis longdistancan flugon, do aviadiloj kun 4 motoroj estis popularaj por mezkontinentaj flugoj. Ankaŭ aerlinioj enkondukis aŭtomatan administran sistemon por administri ĉiun operaciadon, kaj instrumentoj iĝis elektronikaj danke al disvolviĝo de komputila tekniko. Speciale disvolviĝo de satelita komunikado kaj navigado ebligis altiĝon de la efikeco de aviadiloj.

Ekde la 1980-aj jaroj, aerlinioj preferis pli efikajn mezdistancajn komercajn aviadilojn kiel Boeing 757. Speciale la Boeing 777 kaj Airbus A330 estis grande sukcesaj danke al efika rendimento, kio malpopularigis larĝkorpajn aviadilojn. En la 2000-aj jaroj, la reguloj iĝis pli striktaj kaj la aviadmerkato koncentriĝis al grandaj fabrikantoj. Tra 1990-aj jaroj, tradiciaj fabrikantoj kiel McDonnell Douglas estis aneksita en grandaj fabrikantoj kiel Boeing kaj Airbus.

Nuntempe aerlinioj preferas plibonigi regularan aviadilon por savi koston. Fabrikantoj ankaŭ oferas konvertajn opciojn kiel NEO serio (A320, A330) de Airbus aŭ MAX (B737, B787), Nova motora opcio (B747, B777, B787) de Boeing.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Larĝkorpa aviadilo[redakti | redakti fonton]

Larĝkorpa aviadilo estas grandskala komercaviadilo. La Boeing 747 estas la plej konata larĝkorpa aviadilo.

Mallarĝkorpa aviadilo[redakti | redakti fonton]

Mallarĝkorpa aviadilo estas regulara komercaviadilo, kiu havas unu pasaĝerkoridoron kaj fuselaĝon, malpli ol 4m (13 ')). Aviadiloj kiel Boeing 737 kaj Airbus A321, kapablaj plenumi mezdistancajn flugojn, ofte estis nomataj mallarĝkorpaj aviadiloj.

Regiona aviadilo[redakti | redakti fonton]

Regiona aviadilo nomiĝas malgrandskala aviadilo, kapabla transporti malpli ol 100 pasaĝerojn. Regiona aviadilo estas uzata por mallongdistanca aŭ komuta flugo (ofte enlanda). La aviadiloj el BombardierEmbraer kiel Embraer Lineage 1000 estas preferita al malaltkostaj aerlinioj.

Regulo[redakti | redakti fonton]

La komercaviadilo necesas plenumi normon kaj ricevi kvalifikon de nacia aviada aŭtoriatao (NAA). Sed kiam operacianto planas operacii internacian flugon, operacianto devas plenumi normon de ICAO. Ankaŭ la kvalifiko de FAA kaj EASA necesas por operacii internacian flugon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]