Paschasius Radbertus
| Paschasius Radbertus (785-865) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Verko de Radberto Paskazo eldonita en 1618.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Paschase Radbert | |||||
| Naskiĝo | 785 en Soissons, Francio | ||||
| Morto | 26-a de aprilo 865 en Korbio, Pikardio. Francio | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | mezepoka latino vd | ||||
| Ŝtataneco | Karolida Imperio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | teologo verkisto | ||||
| Aktiva en | Corbie vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paskazio Radberto aŭ Radberto de Korbio estis franka teologo kaj abato de Korbio inter 844 kaj 851. Krom sia grava doktrina laboro, li fariĝis la hagiografo de Adelardo, abato de Korbio kaj fondinto de la abatejo de Korbio, en Vestfalio, kaj ankaŭ de la duonfrato de ĉi-lasta, Valo de Korbio. Li estas agnoskita kiel sanktulo fare de la Katolika Eklezio kaj estas festata la 26-an de aprilo.
Radbertus, kiu permesis esti nomata Paskasio, verŝajne naskiĝis en Soissons, Francio, sen patro aŭ patrino. Li estis trovita ĉe la pordo de la Konvento de Notre Dame, en Soissons. Li estis bebo kaj edukita de la fratinoj, edukita de la monaĥinoj de Sankta Petro, ricevis la benediktan veston, kaj poste estis ordinita diakono.
Sed, kredante ke la komunumo troigas la naturon de la mondo, li forlasis la monaĥejon por vivi sian propran vivon. Li serĉis pli komfortan vivon sed revenis al la monaĥejo kun la aĝo de 22 jaroj kaj komencis legi, studi, preĝi kaj skribi.
La abato de la monaĥejo estis Adalardo de Korbio, la frato de Teodrada, la abatino kiu donis al li ŝirmejon kiam li estis forlasita. Ambaŭ estis gekuzoj de Karolo la Granda kaj apartenis al la nobelaro. Estinte bone edukita, Radberto sciis la grekan kaj hebrean lingvojn. Li estis sendita al Saksio, tie kie Karlo la Granda pasigis 30 jarojn provante subpremi la popolon. Karolo la Granda organizis 198 ekspediciojn provante bapti per forto kaj promulgis plurajn ediktojn, kiel ekzemple ordonante faston sub puno de morto. Dum ĉi tiu periodo, Radberto kaj Adelardo fondis monaĥejojn en Saksio.

La predikado de Radberto estis sukcesa. Tiel, kvankam simpla diakono, en 822, li estis sendita por fondi Novan Korbion, en Estfalio. Li predikis al la monaĥoj dimanĉe kaj dum festotagoj, kaj donis ĉiutage publikajn predikojn pri sanktaj sciencoj. Li estis rimarkinda klerulo pri la skribaĵoj. Sub lia direkto, la lernejoj de Korbio famiĝis. Inter liaj studentoj estis Anskario, Hildmar, kaj Odo la 1-a, kiu fariĝis Episkopo de Boveo. Lia okupata horaro neniam malhelpis lin ĉeesti publikan servon en la koruso kaj observi ĉiujn regulojn de la Ordeno.
Humila kiel li estis, Radberto akceptis la postenon de Abato en 844. En 851, li retiriĝis en la Abatejon de Saint Reuer por kompletigi sian laboron. Li kompletigis Traktaĵon pri la Reala Ĉeesto de Kristo en la Eŭkaristio (De Corpore et Sanguine Christ), kiu levis multajn demandojn, eĉ 15 jarojn post ĝia publikigo.
Kelkaj trovis ofendaj certajn esprimojn, pluraj prenitaj el la skribaĵoj de Sankta Ambrozio, en kiuj la aŭtoro forte asertis, ke la Korpo de Kristo, ĉeestanta en la Eŭkaristio, estus la sama karno, kiu naskiĝis de la Virgulino Maria kaj estis najlita sur la Kruco, kio kaŭzis kelkajn problemojn kaj diskutojn.
Ili pensis, ke li aludis Kriston en la Eŭkaristio kiel mortonton en la stato, kiun li suferis, kaj interpretis ĉi tiun sanktan misteron en la karna senco de la Kafarnaidoj, kio estus herezo. En letero al Frato Frudegardo, en Nova Korbio, Radberto defendis sian esprimomanieron kaj montris sian ortodoksecon kun nekredebla klareco. Radberto lasis plurajn aliajn rimarkindajn verkojn, kiuj fokusas sur la korpo kaj sango de Jesuo Kristo. Lia ĉefa verko estas "Komentaĵo pri la Evangelio laŭ Sankta Mateo" en (12 volumoj), kiun li predikis antaŭ la publikigo. Li brile refutis la erarojn de Felikso de Urgel, Klaŭdjo de Torino (785-827), kaj precipe Johano Skoto Eriugena rilate al la mistero de la Reala Ĉeesto de Kristo en la Eŭkaristio.
Li ankaŭ verkis "Traktaĵon pri la Virgulino Maria", defendante kun nekredebla klareco ŝian eternan virgecon, longan klarigon de la "Psalmo 44", kaj alian pri la "Lamentoj de Jeremia". Ĉi-lasta estas longa kaj eĉ teda, sed tre bone dokumentita. Li ankaŭ verkis biografiojn de du Abatoj de Corbie: Adalardo (751-827) kaj Valo (755-836).
Subskribante la Koncilion de Parizo en 846, li prenis la nomon Radberto, sed en siaj verkoj li ĉiam subskribis sin Paschasius. Tion li faris laŭ la kutimo de la epoko inter la francaj literaturistoj, ĉar ili ĉiuj adoptis lian latinan nomon. Radberto estis entombigita en la Kapelo de Sankta Johano, sed lia korpo poste estis translokigita en la granda preĝejo laŭ la aŭtoritato de Papo Gregorio la Granda, kiu tiel admiris lin. Ekde tiam, li estas honorata en Korbio kiel sanktulo kaj estas inkludita en la Benediktana kaj Galika Martirologioj.
En la liturgia arto de la Eklezio, li estas montrita kun anĝeloj alportantaj al li monstrancon kun pluraj libroj sur la tablo.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Gundrada de Korbio (775-814) kuzino de Karlomagno (747-814) kaj franka abatino, filino de Bernardo de Korbio (731-787), kiu estis filo de Karlo Martelo (686-741)
- Adalardo de Korbio (751-827) sanktulo de la katolika eklezio
- Teodrada, kuzino de Karlomagno kaj Abatino de Argenteuil (785-853)
- Denizo de Parizo (190-250) unua episkopo de Parizo.
- Ilduino de Sankta Denizo (775-861) teologo kaj abato en la konvento de Sankta Denizo.
- Odo la 1-a de Boveo (823-881) episkopo de Boveo
- De corpore et sanguine Domini, 831
- Epitaphium Arsenii (Vivo de Valo de Korbio), 851
- Expositio in psalmum XLIV 857
- Lettre à Frudegard, 1353
- Passio sanctorum martyrum Rufini et Valerii, 1489
- Commentarium in Evangelium secundum Matthaeum, 1593
- Liber de sacramento eucharistiae, 1616
- Opera, 1618
- Tractatus De Fide, Spe et Charitate, 1787
- De corpore et sanguine Domini, 1969
- De partu Virginis, 1985
- Expositio in Lamentationes Hieremiae libri qvinqve, 1988
- Expositio in Lamentationes Hieremiae libri quinque.., 1991
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Remiĝo de Reims (437-535) franka episkopo de Reims
- Adelardo de Korbio (751-827) filo de Karlo Martelo kaj sanktulo de la katolika eklezio.
- Valo de Korbio (755-836) franka abato
- Amalario de Meco (775-850) episkopo de Tier kaj Liono.
- Ludoviko la Pia (778-840)
- Rabano Maŭro (780-856) mezepoka erudiciulo
- Pepino la 1-a (797-838) franka imperiestro
- Prudencio de Trojo (798-861)
- Varino de Saksio (800-856) abato de Korbio
- Ratramno de Korbio (801-868) franka abato
- Gottschalk d'Orbais (805-868) germana monaĥo kaj teologo
- Hinkmaro de Reims (806-882) juristo kaj ĉefepiskopo de Reims
- Valafrido Strabo (808-849) franka monaĥo kaj teologo
- Karlo la Kalva (823-877) franka reĝo
- Ludwig Traube (1861-1907)
- Klaus Zechiel-Eckes (1959-2010) germana historiisto kaj primezepoka verkisto

