Paskalo (programlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paskalo estas komputila programlingvo kreita dum la 1970-aj jaroj de Niklaus WIRTH. Tiu programlingvo havas fortan pedagogian valoron kaj pro tio ĝi estas ofte uzata je komputadaj kursoj por instrui kiel programi. Pluraj idaj programlingvoj estas kreitaj el ĝi: Modula-2, Modula-3 kaj Oberono.

Dum pli ol tridek jaroj da ekzistado de Paskalo, ĝi evoluis kaj servis kiel bazo por kelkaj diversaj programaj produktoj. Malgraŭ tiu fakto, ke Paskalo estis kreita kiel simpla lern-programlingvo, nuntempe ĝi ekiĝis potenca profesieca kaj tre fleksebla lingvo. Grandan parton da evoluo de Paskalo enigis firmao Borland (ankaŭ fifama sub la titolo Inprise (Inprajz)). La Borlanda versio de Paskalo havas la nomon Delphi (Delfi) aŭ Objekta Paskalo.

N.B. pri la verkisto, vidu Blaise Pascal

Vidu ankaŭ