Paskvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

41°53′52″N 12°28′20″E  /  41.897749°N, 12.472301°O / 41.897749; 12.472301 (Paskvino)

La statuo de Paskvino.

Paskvino estas la plej fama parolanta statuo de Romo, iĝinta karakteriza figuro de la urbo inter la 16-a kaj la 19-a jarcento.

Piede de la statuo, sed pli ofte je la kolo, oni pendigis dumnokte foliojn entenantaj satiraĵojn en versoj, celantaj piki anonime la plej gravajn publikajn personojn. Estis la tiel nomataj "paskvinaĵoj", el kiuj aperis, iom provoke, la popola malbonhumoro kaj malinklino al la korupto kaj aroganteco de la reprezentantoj de "la Povo".