Pasporto al la tuta mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pasporto al la tuta mondo estas Esperanto-kursa filmo en 2002 por la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, konceptita de Edwin Grobe kaj verkita de Paul Gubbins. Ĝi konsistas el dekkvin lecionoj de po tridek minutoj. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto, kaj estas dividita en tri partojn: enkonduko, sekvata skeĉo kiu formas originalan rakonton, muzikon kaj analizo de la historio kaj la novaj terminoj diskutitaj en la leciona fazo.

La videaro sekvas familion de esperantistoj, la Bonvoloj, kaj iliajn gastojn kiuj uzas la Pasportan Servon. La familio Bonvolo havas informejon por helpi aliajn esperantistojn kaj unu tagon renkontas Ruselon, kiu estas ŝafisto. Ruselo, post vojaĝo lacas kaj la familio konsentas gastigi lin. Malantaŭ renkontoj, amikino kaj loka vendejo-posedantino, Flora Bundo, revenas al la Bonvola domo kun grandaj monaj zorgoj. La patro de la familio, Georgo, donas monon al Flora sen la permeso de la edzino Filisa. Tiu ĉi trovas, ke ŝia mon-bokalo estas malplena kaj kontaktas malruzan detektivon. La detektivo kredas, ke Ruselo estis la ŝtelisto kaj provas aresti lin. Konfliktoj sekvas.


Roluloj[redakti | redakti fonton]

Instruisto
Kvin Membroj de la Bonvolo Familio
Aliaj Personoj

Temkanto[redakti | redakti fonton]

ESPERANTO

Ni neniam fremduliĝas,
Por bonvolo ni ja strebas.
Bonvenon Esperantion,
En Bonvolo-familion!

KORUSO:
Esperanto, Esperanto
La pasporto al la tuta mondo
La interpopola senmurigilo

Zamenhof, pacama homo,
Lingvon kreis por la mondo;
Komuniki nun ni povas
Ni amikojn novajn trovas.

[Koruso]

Ni facile povas lerni
Gramatikon kaj parole
Kun precizo, tre bonvole,
Frue, ĝue kaj belsone!

[Koruso]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie