Pasquale Malipiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasquale Malipiero
66-a doĝo de Venecio
Regado 1457 ĝis 1462
Persona informo
Naskiĝo 1392
en Venecio
Morto 7-an de majo 1462 (1462-05-07)
en Venecio
Tombo Sanktaj Johano kaj Paŭlo vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Edz(in)o Giovanna Dandolo vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikistodiplomatomilitisto vd
Aktiva en Venecio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monumento en la Sanktaj Johano kaj Paŭlo

Paskalo MALIPIERO (1392–1462) estis venecia ŝtatestro kiu aktivis kiel la 66-a Doĝo de Venecio de la 30-a de oktobro 1457 ĝis sia morto. Mezbona guberniestro, li sukcedis al Francesco Foscari kaj estis ĉefe elektita de la malamikoj de la familio Foscari.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1458, li subskribis leĝon kie serio de rimedoj limigis la povon de la Konsilio de la dek[1]. Li estas sepultita en la Baziliko de Sanktaj Johano kaj Paŭlo, tradicia entombiga loko de la doĝoj. Li edziĝis al Giovanna Dandolo di Antonio kaj estis sukcedita de Cristoforo Moro[2]. Li havis tri infanojn: Lorenzo, Antonio, Polo (la sola kiu edziĝis) kaj Maddalena, edziniĝinta kun Giacomo Gabriel di Zaccaria. Rilate al lia politika kariero, la unuaj novaĵoj originas en la 28-a de februaro 1429 kiam li estas elektita sindiko kaj provizanto en Albanio, Dalmatio kaj Istrio.

Informoj pri lia politika kariero fariĝas pli multenombraj ekde 1435, kiam li estas elektita konsulo en Trano. En la 21-a de februaro 1437 li estas nomumita venecia ambasadoro en Ĝenovo, unua efektiva diplomatia misio de Malipiero, kiu daŭris ĝis la fino de decembro. En la 17-a de tiu monato li petas al la Senato por reveni hejmen pro kialoj postulantaj lian ĉeeston hejme. La misio kiel ambasadoro repreniĝis en printempo 1438 kaj etendiĝis ĝis la unuaj tagoj de decembro. En la 3-a de novembro 1439 li estas elektita inter la kvin Saĝuloj por la preparado de la grundo, rango kiun li okupis ĝis sia foriro al Florenco kiel ambasadoro en la kortumo de la papo Eŭgeno la 4-a.

En la 3-a de majo 1440 li estas nomumita oratoro apud Francisko Sforza, ĉefo-komandanto de la armeoj de la Venecia Respubliko en Lombardio, kiu samtempe okupis la postenon kiel provizanto de la armeo, singulara figuro kiel plenpovohavulo, ke la venecia registaro sendadis, super cio kun funkcioj pri politika kontrolo apud la kondotieroj, kiuj estis la armitaj brakoj de la Serenissima[3].

En la 25-a de novembro 1440 li estis elektita podestà[4] de Verono. En la 18-a de decembro 1445 la papo Eŭgeno la 4-a oferdonas la li prestiĝan ambasadejon en Romo. Kiam Euĝeno la 4-a mortis en la 23-a de februaro 1447, Malipiero estas komisiita de la venecia delegitaro por gratuli la sukcedinton Nikolao la 5-a. la En 1459, la papo Pio la 2-a postulas el Venecio kelkaj galerojn por partopreni en nova krucmilito kontraŭ la malfideluloj, sed la doĝo estis rezervoplena kaj la helpo ne okazis, tial li ricevis la alnomon pacama. Dum lia regado komenciĝas la konstruo de la portalo de la venecia arsenalo[5].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Konsilio de la dek, inte 1310 kaj 1797, estis unu el la ĉefaj branĉoj de la Venecia Respubliko, kies agoj ofte estis sekretaj. Kvankam certaj fontoj eble indikas la ĝeneralan akceptadon de la Konsilio de la dek, oni scias ke opozicio ĉiam ekzistis.
  2. Giovanna Dandolo.
  3. La Serenissima: nomo donita al la Venecia Respubliko.
  4. Podestà:speco de juĝisto kaj komunumestro
  5. Arsenalo de Venecio.