Paserelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Passerella)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paserelo
Paserelo
Paserelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pasereledoj Passerellidae
Genro: Passerella
Specio: P. iliaca
Passerella iliaca
(Merrem, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Paserelo (Passerella iliaca) estas mezgranda birdo de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj genro de Pasereloj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Passerella, kvankam kelkaj fakuloj disigas la genron en kvar specioj (vidu sube).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ruĝa por la Ruĝa paserelo, Verda por la Ardezkolora paserelo, Blua por la Malhela paserelo kaj Flava por la Dikbeka paserelo

Pli specifa informo pri plumaro disponeblas en la informoj pro la variaj taksonoj.

  • P. i. iliaca Ruĝa paserelo estas la ĝenerale centra kaj orienta marborda taksono en la genro Passerella. Tiu estas la plej brilkolora grupo.
  • P. i. unalaschcensis Malhela paserelo estas la okcidenta marborda taksono de la genro Passerella. Ĝi estas pli bruna ol la Ruĝa paserelo.
  • P. i. schistacea Ardezkolora paserelo estas la taksono de la Roka Montaro de la genro Passerella. Ĝi estas fajnbeka birdo kun grizaj kapo kaj dorso, brunaj flugiloj, bruna brustostrieco kaj ruĝecbruna vosto.
  • P. i. megarhyncha Dikbeka paserelo estas la taksono de Sierra Nevada en la genro Passerella. Tiu grupo karakteras ĉefe pro dika beko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas inter plej grandaj Amerikaj paseroj, tre punktecaj kaj striecaj supre. Ĉiuj havas svagan centran brustopunkton kvankam ĝi estas malpli rimarkinda ĉe la Dikbeka kaj ĉe la ardezkolora variaĵoj. Plumaro varias notinde el unu grupo al alia.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas per skrapado de la grundo, kio faras ilin facilaj predoj por katoj kaj aliaj predantoj, kvankam ili estas ĝenerale abundaj. Pasereloj migras suden al la okcidenta marbordo kaj al orienta Usono.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe semojn kaj insektojn, same kiel kelkajn berojn. Marbordaj pasereloj povas manĝi ankaŭ krustulojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Pasereloj nestumas en arbaraj areoj de norda Kanado kaj la okcidenta marbordo de Nordameriko el Alasko al Kalifornio. Ili nestumas ĉu en ŝirmita situo surgrunda aŭ malalte en arboj aŭ arbustoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La pli kompletaj studoj de Zink & Weckstein (2003) per DNA konfirmis la 4 "subspeciajn grupojn"[1] de la Paserelo kiuj estis skizitaj de la komencaj pli limigitaj studoj per DNA kaj komparoj de haplotipoj (Zink 1994). Tiuj estos probable agnoskataj kiel separataj specioj, sed tio estu prokrastata ĝis plua analizo de hibridiĝo. Ĉefe la kontaktaj zonoj inter la Ardezkolora paserelo kaj la Dikbeka paserelo kiuj estas nur iomete distingaj morfologie estas interesaj; la aliaj grupoj troviĝis distingaj pli malfrue (Swarth 1920).

La kombine molekula informo ne kapablas solvi la interrilaton de la subspeciaj grupoj kaj de la subspecioj ĉe tiuj, sed helpas por konfirmi la distingecon de la grupo de la Dikbeka paserelo (Zink & Weckstein 2003). Biogeografio indikas, ke la marbordaj populacioj estis probable izolataj dum epoko de glacialo de la teritorio de la Roka Montaro, sed ankaŭ tio ne multe helpas por solvi la restajn problemojn de diverseco interna de la grupoj, kaj de la intergrupaj rilataroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ne difine de la IKZN

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beadle, D. & Rising, J. D. (2002): Sparrows of the United States and Canada. Academic Press, San Diego. ISBN 0-691-11747-0
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6
  • Swarth H. W. (1920): Revision of the avian genus Passerella with special reference to the distribution and migration of the races in California. University of California Publications in Zoology 21: 75–224.
  • Zink, R. M. (1994): The Geography of Mitochondrial DNA Variation, Population Structure, hybridization, and Species Limits in the Fox Sparrow (Passerella iliaca). Evolution 48(1): 96-111. COI:10.2307/2410006 (HTML resumo, unuapaĝa bildo)
  • Zink, Robert M. & Kessen, A. E. (1999): Species Limits in the Fox Sparrow. Birding 31: 508-517.
  • Zink, Robert M. & Weckstein, Jason D. (2003): Recent evolutionary history of the Fox Sparrows (Genus: Passerella). Auk 120(2): 522–527. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2003)120[0522:REHOTF]2.0.CO;2 HTML plena teksto (senbilda)

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Weckstein, J. D., D. E. Kroodsma, and R. C. Faucett. (2002). Fox Sparrow (Passerella iliaca). The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Laboratory of Ornithology; Retrieved from The Birds of North American Online database

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Blacquiere JR. M.Sc. (1980). Some aspects of the breeding biology and vocalizations of the fox sparrow, Passerella iliaca, Merrem, in Newfoudland. Memorial University of Newfoundland (Canada), Canada.
  • Kessen AE. Ph.D. (2004). Population structure in the fox sparrow: An investigation using microsatellites. University of Minnesota, United States—Minnesota.
  • Martin DJ. Ph.D. (1976). STRUCTURE OF SONGS AND ORGANIZATION OF SINGING IN FOX SPARROWS BREEDING IN NORTHERN UTAH AND SOUTHERN IDAHO. Utah State University, United States—Utah.
  • Zink RM. Ph.D. (1983). PATTERNS AND EVOLUTIONARY SIGNIFICANCE OF GEOGRAPHIC VARIATION IN THE SCHISTACEA GROUP OF THE FOX SPARROW (PASSERELLA ILIACA) (OREGON, NEVADA, CALIFORNIA). University of California, Berkeley, United States—California.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Anon. (1968). Fox Sparrow Very Rare Summer Resident 10-11-65 Swamp Sparrow Rare Winter Visitor 9-11-67 10-29-67 Lykins Gulch Colorado USA. Colorado Field Ornithologist. vol 4, pp. 13–14.
  • Banks RC. (1970). The Fox Sparrow on the West Slope of the Oregon Cascades. Condor. vol 72, no 3. pp. 369–370.
  • Bell CP. (1997). Leap-frog migration in the fox sparrow:: Minimizing the cost of spring migration. Condor. vol 99, no 2. pp. 470–477.
  • Blankson ENT & McKernan RL. (1995). Evolutionary and ecological considerations of seven subspecies of the fox sparrow (Passerella iliaca) wintering in California. Strauss, M. vol S, p. Unity in Diversity.
  • Burns KJ. (1993). Geographic variation in ontogeny of the fox sparrow. Condor. vol 95, no 3. pp. 652–661.
  • Burns KJ & Hackett SJ. (1993). Nest and nest-site characteristics of a western population of fox sparrow (Passerella iliaca). Southwestern Naturalist. vol 38, no 3. pp. 277–279.
  • Burns KJ & Zink RM. (1990). Temporal and Geographic Homogeneity of Gene Frequencies in the Fox Sparrow Passerella-Iliaca. Auk. vol 107, no 2. pp. 421–425.
  • Christie DS. (1968). Summer Occurrence of the Fox Sparrow in New-Brunswick Canada Passerella-Iliaca. Canadian Field Naturalist. vol 82, no 1.
  • Hubert P & Smith A. (1974). Possible Fox Sparrow Nesting in Minnesota. Loon. vol 46, no 1.
  • Jewer OD & Threlfall W. (1978). Parasites of the Fox Sparrow Passerella-Iliaca and Northern Waterthrush Seiurus-Noveboracensis in Newfoundland Canada. Proceedings of the Helminthological Society of Washington. vol 45, no 2. pp. 270–272.
  • Johnson JW & Johnson L. (1972). Fox Sparrow Observations in the Huron Area. South Dakota Bird Notes. vol 24, no 4.
  • Martin DJ. (1977). Songs of the Fox Sparrow Part 1 Structure of Song and Its Comparison with Song in Other Emberizidae. Condor. vol 79, no 2. pp. 209–221.
  • Martin DJ. (1979). Songs of the Fox Sparrow Passerella-Iliaca 2. Intra Population and Inter Population Variation. Condor. vol 81, no 2. pp. 173–184.
  • Martin DJ. (1980). Response by Male Fox Sparrows Passerella-Iliaca to Broadcast of Particular Con Specific Songs. Wilson Bulletin. vol 92, no 1. pp. 21–32.
  • Martin DJ. (1990). Songs of the Fox Sparrow 3. Ordering of song. Wilson Bulletin. vol 102, no 4. pp. 655–671.
  • Martin DJ, Naugler CT & Smith PC. (1993). Song similarity in populations of fox sparrows: A rejection of Naugler's and Smith's conclusions—Comment/reply. The Condor. vol 95, no 4. p. 1057.
  • Naugler CT & Smith PC. (1991). Song Similarity in an Isolated Population of Fox Sparrows Passerella-Iliaca. Condor. vol 93, no 4. pp. 1001–1003.
  • Peyton LJ. (1971). Geographical Variation of Fox Sparrow Songs in Alaska. Proceedings of the Alaska Science Conference. vol 22, no 39.
  • Robert MZ & Jason DW. (2003). Recent evolutionary history of the Fox Sparrows (Genus: Passerella). The Auk. vol 120, no 2. p. 522.
  • Ryan AG. (1974). An Incubation Period and a Nestling Period for the Fox Sparrow. Canadian Field Naturalist. vol 88, no 2. pp. 230–231.
  • Schmid U. (1979). 2 Rare Guest Birds on North Sea Island of Scharhoern West Germany Fox Sparrow Passerella-Iliaca and Scarlet Grosbeak Carpodacus-Erythrinus. Vogelkundliche Berichte aus Niedersachsen. vol 11, no 2. pp. 45–46.
  • Threlfall W & Blacquiere JR. (1982). Breeding Biology of the Fox Sparrow Passerella-Iliaca in Newfoundland Canada. Journal of Field Ornithology. vol 53, no 3. pp. 235–239.
  • Webster JD. (1975). The Fox Sparrow in Southwestern Yukon and Adjacent Areas. Condor. vol 77, no 2. pp. 215–216.
  • Webster JD. (1983). Passerella-Iliaca-Chilcatensis New-Subspecies a Fox Sparrow from Alaska USA. Proceedings of the Biological Society of Washington. vol 96, no 4. pp. 664–668.
  • Zink RM. (1983). Evolutionary and Systematic Significance of Temporal Variation in the Fox Sparrow Passerella-Iliaca. Systematic Zoology. vol 32, no 3. pp. 223–238.
  • Zink RM. (1994). The geography of mitochondrial DNA variation, population structure, hybridization, and species limits in the fox sparrow (Passerella iliaca). Evolution. vol 48, no 1. pp. 96–111.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]