Passiflora edulis
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Passiflora edulis f. flavicarpa
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Passiflora edulis estas specio el Pasifloracoj (Passifloraceae). Ĝi apartenas al la genro Pasifloroj (Passiflora). La speci-epiteto edulis signifas „manĝebla“. Interne de la specio oni distingas diversajn kultivarojn kaj formojn, inter ili formo edulis (purpurgranadilo) kaj formo flavicarpa (flava grenadilo) havas grandajn ekonomiajn signifojn. La fruktoj nomiĝas en la eŭropa fruktokomerco pasifrukto aŭ marakujo
Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]
Passiflora edulis venis origine el Brazilo, Paragvajo kaj la norda parto de Argentino. Pro siaj fruktoj la plantoj estas kultivataj an la subtropikaj kaj tropikaj regionoj de la tuta mondo. La formo edulis estas pli malvarmtolera ol la formo flavicarpa.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Passiflora edulis estas ligniĝanta grimpoplanto (liano), kies branĉoj iĝas ĝis dek metrojn longaj. Ĝi havas ĉirojn por grimpi.
La frukto estas bero. La formo edulis havas fruktojn kiuj estas grandaj kiel kokinovoj kaj sulkiĝas en matura stato. La formo flavicarpa havas pli grandajn fruktojn (ofte ok ĝis dek du centimetroj), kiuj mature estas glatŝelaj kaj flavaj. La interno de la bero havas sukan kaj ĝelan pulpon.
Uzado kaj Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]
La fruktoj de Passiflora edulis estas manĝeblaj freŝe, kaj oni faras el ili sukon. La suko de pasifrukto ennhavas sukerojn (saĥarozon, glukozon, fruktozon) kaj organikajn acidojn (citronacidon kaj pomacidon). La vitamino-C-enhavo estas averaĝe 30 ĝis 50 mg /100 ml; krome la bero enhavas niacinon kaj [riboflavino]]n (vitamino B2).
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Wolfgang Franke: Nutzpflanzenkunde, nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen. 3. Auflage, Thieme, Stuttgart/New York, NY 1985, ISBN 3-13-530403-5.
- Karl Herrmann: Exotische Lebensmittel. 2. Auflage, Springer, Berlin u. a. 1987, ISBN 3-540-16830-3.
- Bettina Ulmer, Torsten Ulmer: Passionsblumen. Selbstverlag, Witten 1997, ISBN 3-00-000684-2.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Eintrag bei GRIN[rompita ligilo] (engl.)
- Julia F. Morton: Passionfruit, in Fruits of warm climates, S. 320–328
- Cassia Roberta Malacrida, Neuza Jorge: Yellow passion fruit seed oil (Passiflora edulis f. flavicarpa): physical and chemical characteristics. Braz. arch. biol. technol. Bd. 55, Nr. 1 Curitiba, 2012