Passiflora quadrangularis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
badeo , gigantgrenadilo
Badea.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Malpighiales
Familio: Pasifloracoj
Genro: Pasifloro Passiflora
Passiflora quadrangularis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Passiflora quadrangularisbadeo havas la plej grandajn fruktojn de la pasifloroj. Tial ili nomiĝas ankaŭ gigantgrenadilo. La ekzaktan originon de la planto ne estas konata. oni supozas ke ĝi venas el la nordokcidento de Sudameriko. Ĝi ankaŭ kreskas sovaĝe en Havajo, Samoo, Fiĝio kaj Aŭstralio.

La grimpoplanto povas kreski ĝis 45 m. La tigoj estas flugilhavaj, glataj aŭ kvareĝaj (=quadrangularis). La ĝis 30 cm longaj grimpotigoj havas en la akseloj subtenfolietojn. La folitigo estas ĝis 7 cm longa. La folioj estas alternesidaj, larĝaj, nelobaj, ovalaj, glatrandaj 8-25 x 7–15 cm grandaj kaj havas 10–12 flankajn nervojn ĉiuflanke de la folio. La unuopaj floroj estas ĝis 5,3 cm longaj. La floro estas la pligrandigita formo de la floro de Passiflora alata. Ĝi estas 12-12,5 cm larĝa rozea, purpra, violkolora kaj blanka. La sepaloj estas ĝis 4,7 x 2,5 cm grandaj. La petaloj estas ĝis 4,7 x 2 cm granda. La krono konsistas el kvin ĝis ses vicoj, kiuj estas striataj lile kaj blanke. La plej eksteraj vicoj estas 4–7 cm longaj kaj ondaj. La plej internaj vicoj estas 0,1-0,4 cm longaj.

La maturaj fruktoj estas helverdaj, longaj – ovalaj 20-30 x 10–15 cm grandaj kaj ĝis t 4 kg pezaj. La frukto havas dikan ĉirkaŭfrukton. La interno estas plena je pala – blanka fruktokarno kaj ĝis 1,25 cm longaj, oval- okataj lila-brunaj semoj ene. Male al la aliaj fruktoj de pasifloro ne nur la la fruktokarno estas manĝebla, sed ankaŭ la perikarpo. La fruktokarno kaj la perikarpo estas relative sengustaj.

La planto estas kultivata i.a. en Karibio, Meksiko, Peruo, Surinamo Venezuelo, Brazilo kaj kelkloke en Sudazio, Sudorientazio (interalie en Malako, Srilanko, Indonezio kaj Filipinoj), en la nordo de Aŭstralio (Kvinslando) kaj en tropika Afriko.

Passiflora quadrangularis estas kultivataj en Eŭropo nur en varmaj vitrodomoj, ĉar ĝi bezonas altajn temperaturojn kaj altan relativa aerhumideco.

Konataj hibridoj estas Passiflora ×allardii (Passiflora caerulea 'Constance Elliot' × Passiflora quadrangularis) kaj Passiflora ×decaisneana (Passiflora alata × Passiflora quadrangularis). La lasta hibrido kaj Passiflora quadrangularis aspektas similaj.

la planto en Havajo

Literaturo[redakti | redakti fonton]