Pastro Merino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Jerónimo Merino Cob (n. Villoviado 1769 - m. Alençon, Francio, 1844), konata kiel «la pastro Merino», estis pastro kaj hispana gerilano dum la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj poste. Li sekvis la eklezian karieron, pastriĝis kaj fariĝis paroĥestro en sia naskiĝurbo.

Gerilano[redakti | redakti fonton]

En 1808, jam paroĥestro, rimarkis la aĉan konduton de la franca armeo kontraŭ la hispana popolo, tio instigis lin gerilaniĝi. Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ la napoleona franca armeo, li konvertiĝis en unu el la plej prestiĝaj gerilanoj de la hispana rezistado, fondante en 1811 la "Regimiento de Húsares de Burgos" en kiu partoprenis i.a. Julián de Pablos kaj aliaj lermaj junuloj. Li finas tiun ĉi etapon de sia vivo en 1814 atingante la postenon de militista reganto de la Kastelo de Burgoso.

Absolutisto[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la milito, li reprenis sian ministerion en Villoviado, Burgoso. Dum la jaroj post al la milito li daŭre aktivis laŭ la ideoj konservativa kaj absolutistaj kontraŭe al la movado de la liberaloj kiuj intencis starigi pli demokratian reĝimon simile al tiu imagita en la Kadiza Parlamento; eĉ kiam la liberaloj estis enpovigitaj, li reprenis la gerilan kaj politikan aktivadon. Danke al siaj absolutistaj ideoj estis honorigita de Ferdinando la 7-a je lia reveno, kiel kanoniko en Valencio.

Ekziliigita[redakti | redakti fonton]

... lia tombejo troviĝas en Lermo (Burgoso)

Post la Akordo de Vergara (1839) ekziliiĝis en Francio, same kiel faris la kandidato de la absolutistoj kontraŭ Izabela la 2-a nome Carlos María Isidro de Borbón. Mortis en Alençon (Francio) kaj lia tombo troviĝas en Lermo (Burgoso)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]