Saltu al enhavo

Patagona tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Patagonia tinamo
Plenkreskulo
Plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Tinamiformes - tinamoformaj
Familio: Tinamidae - tinamedoj
Genro: Tinamotis
Specio: T. ingoufi - patagonia tinamo
Tinamotis ingoufi
Oustalet, J-FÉ, 1890
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj

    Unutipa

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Patagona tinamo[mankas fonto]patagonia tinamo[1] (latine Tinamotis ingoufi), ankaŭ konata kiel Ingufa tinamo[mankas fonto], estas birdospecio el la familio de tinamedoj. Tiu specio estas indiĝena de suda Sudameriko[2].

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Tiu specio estas monotipa[2]. Ĉiuj tinamoj estas el la familio tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el paleognatoj kiaj la struto, la emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj[4].

    La patagonia tinamo estas proksimume 35 cm longa. Ĝiaj supraj partoj estas grizaj kun nigraj punktoj, ĝia gorĝo estas blanka, ĝia brusto rufeca kaj ĝia ventro cinamokolora.

    Kiel aliaj tinamoj, la patagonia tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el multaj inoj, ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnojn. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj[4].

    Teritorio kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La patagonia tinamo loĝas en moderklimataj herbejaj habitatoj je altitudo de 200 al 800 m[5]. Ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe savano kaj arbustaroj[6]. Ĝia teritorio estas suda Ĉilio kaj sudokcidenta Argentino[2].

    Konservado

    [redakti | redakti fonton]

    La IUCN klasigas tiun specion kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 400,000 km².[5]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
    2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J. (2007).
    3. AviList v2025, konsultita la 13-an de jan. 2026.
    4. 4,0 4,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
    5. 5,0 5,1 BirdLife International (2008)(a)
    6. 6,0 6,1 BirdLife International (2012). Tinamotis ingoufiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]
    • BirdLife International (2008(a)). "Patagonian Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
    • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Tinamotis". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.
    • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
    • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]