Paterna del Madera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paterna del Madera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02136
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 351  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 36′ N, 2° 21′ U (mapo)38.597222222222-2.3458333333333Koordinatoj: 38° 36′ N, 2° 21′ U (mapo) [+]
Alto 1 130 m [+]
Areo 112,34 km² (11 234 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Paterna del Madera (Hispanio)
Paterna del Madera (Hispanio)
DEC
Paterna del Madera
Paterna del Madera
Situo de Paterna del Madera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paterna del Madera [+]
vdr
Paterna del Madera en la Provinco Albaceto.

Paterna del Madera estas municipio en la Provinco Albaceto, Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kun areo de 112,34 km². Ĝi apartenas al la komarko Sierra del Segura en la sudokcidento de la provinco. Estas je 1130 msm kaj je 79 km de Albacete rekte, sed laŭ ŝoseo tra Alcaraz kaj la montopasejo Barrancazo (110 km al Albacete); tra Riópar kaj la montopasejo Crucetillas; aŭ el Peñas de San Pedro kaj Bogarra (88 km al Albacete).

Paterna del Madera havas 348 loĝantojn (2019) kun denseco de nur 3,2.

Ĝi enhavas la submunicipojn Batán del Puerto (10 km), Casa Nueva, Casa Rosa, Los Catalmarejos (11 km), Sierra del Agua (12 km), Cortijo de Tortas (6,7 km), Río Madera (13 km) kaj El Encebrico, kelkaj el kiuj, kiel tiu lasta, estas senhomaj.

Ĝi estas en la valo de la rivero Madera, alfluanto de la rivero Mundo, en la centro de la antikva Sierra de Alcaraz. Estas vizitindaj multaj naturaj lokoj inter pinaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]